Vakcino De La Kronvirusa Malsano De 2019 De Sinopharm Bibp: Vakcino kontraŭ KOVIM-19 de Sinopharm

La vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 de Sinopharm BIBP, ankaŭ nomita BBIBP-CorV, la vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 de Sinopharm, aŭ vakcino BIBP, estas unu el du vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 de malaktivigitaj virusoj, kiujn kreis la Instituto de Biologiaj Produktoj de Pekino de Sinopharm (BIBP aŭ BBIBP).

Ĝi finis triafazajn provojn en Argentino, Barejno, Egiptio, Maroko, Pakistano, Peruo, kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kun pli ol 60 000 partoprenantoj. BBIBP-CorV uzas similan teknologion kiel CoronaVac kaj Covaxin, aliaj vakcinoj de malaktivigitaj virusoj kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019. Ĝia produkta nomo estas Vakcino SARS-CoV-2 (Vero Cell), kvankam CoronaVac havas vakcinon kun simila nomo.

Vakcino De La Kronvirusa Malsano De 2019 De Sinopharm Bibp: Vakcino kontraŭ KOVIM-19 de Sinopharm
Vakcino kontraŭ KOVIM-19 de Sinopharm BIBP

Rezultoj eldonitaj en JAMA de triafazaj provoj en UAE kaj Barejno montris, ke BBIBP-CorV havas efikecon je 78.1% kontraŭ simptomhavaj kazoj kaj 100% kontraŭ severaj kazoj (21 kazoj en vakcinhava grupo kontraŭ 95 kazoj en placeba grupo). En decembro 2020, la UAE antaŭe anoncis provizorajn rezultojn montrantajn efikecon de 86%.

Kvankam vakcinoj de mRNA, kiel la vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 de Pfizer–BioNTech kaj la vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de Moderna, montris pli altan efikecon de pli ol 90%, ili ne facile uziĝas en iuj landoj, ĉar ili bezonas malvarmegajn stokejojn kaj veturilojn. BBIBP-CorV povas transportiĝi kaj stokiĝi je normalaj fridujaj temperaturoj.

Vakcino De La Kronvirusa Malsano De 2019 De Sinopharm Bibp: Vakcino kontraŭ KOVIM-19 de Sinopharm
Vakcina atesto de BBIBP-CorV (Sinopharm).

Kelkaj landoj en Azio, Afriko, Sudameriko, kaj Eŭropo uzas la vakcinon BBIBP-CorV. Sinopharm intencas produkti unu miliardon da dozoj de BBIBP-CorV en 2021. Ĝis majo, Sinopharm estis provizinta 200 milionojn da dozoj.

Je la 7a de majo 2021, la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) aprobis la vakcinon por uzo en COVAX. Sinopharm subskribis aĉetajn interkonsentojn por 170 milionoj da dozoj de COVAX.

La alia vakcino de malaktivigita viruso kreita de Sinopharm estas WIBP-CorV.

Medicina uzo

La vakcino estas donita per intermuskola injekto en la deltoida muskolo. La komenca trakto inkluzivas du dozojn kaj ne ekzistas indiko, ke tria aldona dozo estas necesa. La Monda Organizaĵo pri Sano rekomendas intertempon de 3 ĝis 4 semajnoj inter dozoj.

Efikeco

Vakcino estas ĝenerale konsiderita efika se la takso estas ≥50% kun >30% pli malalta limo el la konfidintervalo (KI) 95%. Oni ĝenerale esperas, ke efikeco malrapide malpliiĝas post tempo.

Analizo en Barejno (bazita je 14 tagoj post la 2a dozo) indikis vakcinan efikecon de 90% (95% KI, 88–91%) por plenkreskuloj de aĝoj 18–59, kaj 91% (87–94%) por 60-jaruloj aŭ pli maljunaj. Kvankam havante konfidon pri la ĝenerala efikeco, fakuloj de la Monda Organizaĵo pri Sano esprimis tre malaltan konfidon pri sia nuna kapablo scii la sekurecon de BBIBP-CorV por homoj kun aliaj malsanoj, gravedaj virinoj, kaj maljunuloj, câr ne sufiĉaj tiaj homoj partoprenis en la studoj.

En aprilo 2021, studo de la Centro pri Publika Sano de Abudabio malkovris, ke la vakcino estis efika je 93% por evitigo enhospitaliĝon, kaj efika je 95% por evitigo de eniro al intensa prizorgo. La studo malkovris neniujn mortojn rilatajn al la kronvirusa malsano de 2019 en pacientoj, kiu ricevis ambaŭ dozojn. Oni ne scias, kiom da homoj estis inkluzivitaj en la studo.

Je la 1a de julio, la Ministerio pri Sano de Argentino raportis, ke la vakcino malpliigis mortojn je 62% post la unua dozo kaj je 84% post la dua dozo.

Je la 22a de julio, la Nacia Instituto de Sano de Peruo raportis, ke la vakcino malpliigis mortojn je 94% post analizado de datumojn de 361 000 homoj.

Je la 29a de julio, provizoraj rezultoj de ne-hazardigita studo indikis, ke mezureblaj antikorpaj niveloj malpliiĝis kun pli da aĝo, de ĉirkaŭ 90% por tiuj kun malpli ol 50 jaroj ĝis 50% por tiuj kun pli ol 80 jaroj. Tio indikas eblan malkreskon de efikeco en ĉi tiuj aĝgrupoj.

Je la 13a de aŭgusto, studo kun 400 000 sanaj laboristoj en Peruo de februaro ĝis junio 2021, dum malsanondo plejparte kaŭzita de la variantoj Lambda kaj Gamma, malkovris vakcinan efikecon de 50% (49–52%) kontraŭ infekto kaj 94% (91–96%) kontraŭ morto post du dozoj. Kun ununura dozo, la efikeco estis 17% (15–20%) kontraŭ infektoj kaj 46% (30–59%) kontraŭ morto.

Je la 24a de aŭgusto, provizoraj rezultoj de ne-hazardigita studo de unu miliono da homoj en Barejno, el kiuj 569 054 ricevis la BIBPan vakcinon, malkovris, ke la vakcino daŭris malpliigi infekton, enhospitaliĝon, kaj morton, kiam la varianto Delta fariĝis superrega, kvankam ne tiom efika kiom Pfizer–BioNTech, Oxford–AstraZeneca, kaj Sputnik V.

Referencoj

Tags:

ArgentinoBarejnoEgiptioKronvirusa malsano de 2019MarokoPakistanoPeruoUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

GermanioMasturbadoTM 31-210 Improvised Munitions HandbookRemadoKunfluejoOdesoĈasaviadiloWesley Crusher1993Listo de insuloj en KaribioGravita akceloJoseph LiebermanFruktoErpornoMeloKrampo (interpunkcio)Mozilla FirefoxMamoCifereca objekta identigiloBill CosbyJusta uzoPradietoKlerismoDublinoOleoAŭtovojoParizoKazimierz ŁyszczyńskiDanuboKronvirusa malsano de 2019IndulgencoRoh Mu-HĵeonJava alfabetoAgroEnciklopedioFarunoTadipatriOra bovidoAĝismo6-a de januaroKalikutoArmena Apostola EklezioNaŭroRespubliko KomiSankta Romia ImperioĈeĥoslovakioRazilo de OckhamKarlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)Platono1795KomercistoWikipediaMohamedoLes MureauxLibera scioSławomir MrożekFamily GuyKlement GottwaldDanioTertremoBlazono de KanadoTeroMadonnaAmpoloBolŝevikoNomoj kaj epitetoj de JesuoBBCDua respubliko de Ĉeĥoslovakio🡆 More