VLC Media Player (“plurmedia ludilo VLC”) estas libera plurmedia legilo.
Ĝi estas la ĉefa programaro de la projekto VideoLAN.
VLC media player | |
---|---|
Aŭtoro | VideoLAN |
Lasta stabila versio | 3.0.12 (12-a de januaro 2021) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C, C++, Objective-C |
Lingvo(j) | Plurlingva |
Programtipo | Plurmedia legilo |
Permesilo | GPL (libera programaro) |
Retejo | www.videolan.org |
Temas pri videolegilo vere plurcela, kiu kapablas legi tre diversajn aŭdformatojn kaj videoformatojn (MPEG-1/2/4, AVI, Vorbis, Ogg Theora, MPEG Audio, MP3…) sen eksteraj kodeksoj. Krom la dosieroj, ĝi ankaŭ povas legi la lumdiskegojn (DVD), la aŭdlumdiskojn, la videolumdiskojn, retfluojn (TTT-radion kaj TTT-televidon, plurdissendajn fluojn UDP, realtempajn fluojn RTP/RTSP), ek de kodilaj kartoj aŭ akirilaj kartoj, sub Vindozo same kiel sub GNU/Linukso, kaj ek de satelitkartoj (nur sub Linukso).
VLC iĝis referenca plurmedia legilo pro sia fortikeco, kiun demonstras sia granda kapableco por legi video-dosierojn dum ilia elŝutado enkadre de samtavola komunikado P2P (kiel sur eMule aŭ Kazaa).
Plie, VLC estas programaro, kiu kapablas dissendi sur reton aŭ sekurkopii fluojn. Vi tiamaniere povas ĝin uzi por dissendi laŭ la protokoloj HTTP, [[UDP], ... etc.
VLC komplete kongruas kun la protokolo IPv6.
Tiu dissendofunkciaro inkludas ankaŭ sistemon por transkodi la fluojn, kiu permesas, ekzemple, dissendi lumdiskegon samtempe kodatan al DivX se la reto ne akceptas la fluon de lumdiskego. Kun VLC, kio legeblas, tio dissendeblas kaj transkodeblas.
Krome, VLC estas plurplatforma programaro, funkcianta sub Vindozo, Mac OS X, GNU/Linukso, BSD, multaj Uniksaj sistemoj, sub la Linuksaj Familiar kaj Zaurus (Linukso por poŝkomputilo). Aldonota estos versio, nun pretigata, por PocketPC (poŝkomputilo sub Vindozo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article VLC Media Player, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.