La Usona Ŝtat-sekretario aŭ Usona Sekretario de Ŝtato estas la ministro, en Usono nomata sekretario, kiu administras aferojn pri eksteraj rilatoj, do la nacia ministro pri eksteraj aferoj.
Lia departemento (esence, ministerio) nomiĝas "Departemento de Ŝtato" (angle Department of State).
Usona Sekretario de Ŝtato | ||
---|---|---|
Emblemo de la Usona Departmento de Ŝtato kaj la flago | ||
publika posteno | ||
ministro pri eksteraj aferoj • Subministro | ||
Komenco | 27-a de julio 1789 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Sekretario de Ŝtato estas la plej altranga usona sekretario rilate kaj al sukcedo de la prezidanto kaj al formala (protokola) vic-ordo. Pluraj havintoj de la ofico poste kandidatis por iĝi prezidanto de Usono. Parte ili sukcesis, ekzemple Thomas Jefferson, James Madison, James Monroe, John Quincy Adams, Martin Van Buren kaj James Buchanan.
La Sekretario havas kelkajn formalajn rajtojn; ekzemple li konservas la Grandan Sigelilon de Usono. Usona leĝo preskribas, ke demisianta prezidanto devas komuniki sian demision al la "ŝtata sekretario". La sola ĝisnuna okazo de tio estis je la 9-a de aŭgusto 1974, kiam Richard M. Nixon komunikis sian demision al Henry Kissinger.
Kvankam li estas sukcede la plej altranga sekretario, tri aliaj personoj antaŭas lin en la sukcedo de la prezidanto: la vic-prezidanto, la parlamentestro kaj la senatestro. Ĝis nun neniam okazis, ke Sekretario de Ŝtato devis sukcede (t. e. ne pro elekto) transpreni la oficon de prezidanto de Usono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Usona Sekretario de Ŝtato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.