La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Grand-Aŭstrio estis ideo de grupo de politikistoj ĉirkaŭ la tronheredonto Franz Ferdinand, por transformi Aŭstrio-Hungarion al federacio.
La ideon ellaboris kaj aperigis sub titolo Vereinigten Staaten von Groß-Österreich Aurel Popovici en 1906.
Ĉar en hungara parto de Aŭstrio-Monarĥio venkis la sendependecaj partioj (1905-6), kiuj volis memstaran armeon kaj ekonomion, doganpolitikon por Hungario, la aperigo de la ideo estis politika rimedo por ke la hungaroj cedu.
La ideo mem celis transformon de Aŭstrio-Hungario al federacia komunumo de 16 aŭtonomaj regionoj, en kiuj la naciaj malplimultoj akirintus kulturan aŭtonomion. Post kiam la hungaroj obeis kaj rezignis pri dualisma transformo de la monarĥio (1906-7), la propono silentiĝis kaj ĉesis tute kun murdo de la tronheredonto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Unuiĝintaj Ŝtatoj de Grand-Aŭstrio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.