La Universitato de Rejkjaviko (islande Háskólinn í Reykjavík) estas privata universitato en Rejkjaviko, Islando.
Ĝi kaj la publika Universitato de Islando en la sama urbo konsistigas la plej grandajn instituciojn de supera edukado en la lando. Ĝi estis fondita en 1998 kaj estas proksime ligata al la plej gravaj ekonomiaj entreprenoj de la lando. Laŭ la stato de aŭtuno 2014 tie 2800 studentoj estas edukataj fare de 220 edukistoj. Interalie, asista profesoro pri komputika scienco estas la esperantisto Hannes Högni Vilhjálmsson, en somero 2013 la prezidanto de la organiza teamo pri la tiujara Universala Kongreso de Esperanto, kaj laŭ la stato de novembro 2014 ankaŭ estas la prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio.
Universitato de Rejkjaviko | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1964 | |
Situo | ||
Geografia situo | , 21° 55′ 37″ U 64.123611111111-21.92694444444464° 7′ 25″ N, 21° 55′ 37″ U | |
lando | Islando | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 3 800 vd (stato: 17-a de julio 2018) | |
retejo | [[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
filiita al | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
| ||
| ||
En januaro 1988 la Altlernejo de Komputika Scienco (islande Tölvuháskóla Verzlunarskóla Íslands, mallonge TVÍ, angle School of Computer Science) estis fondita kadre de la Komerca Kolegio de Islando (islande Verzlunarskóli Íslands, angle Commercial College of Iceland). Dum dek jaroj la altlernejo situis en la konstruaĵo de la Komerca Kolegio. La 1-an de septembro 1988 la institucio ricevis la nomon Reykjavík School of Business kaj propran konstruaĵon. La Altlernejo de Komputika Scienco kadre de tio iĝis unu el du departementoj de la nova universitato. En januaro 2000 la nomo de la universitato fine ŝanĝiĝis al Háskólinn í Reykjavík (Universitato de Rejkjaviko).
En 2005 la antaŭa Teknologia Universitato de Islando (Tækniháskóli Íslands) estis integrita en la Universitaton de Rejkjaviko. La Altlernejo de Komputika Scienco iĝis unu el kvar universitataj fakultatoj kaj estis signife ampleksigata. Laŭ la stato de novembro 2014 la universitato konsistas el kvar fakultatoj:
Studaj lingvoj en iuj programoj estas la islanda, en aliaj la angla.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Universitato de Rejkjaviko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.