La Universitato Jinan (IFA dʒiː'nan, simpligita ĉine : 暨南大学, tradicia ĉine 暨南大學, pinjine : Jìnán Dàxué, angle Jinan University, akronime JNU) estas unu el la ĉefaj esploruniversitatoj de la Ĉina Popola Respubliko.
Ĝi estis fondita kiel la Lernejo Chi Nan en 1906, sojle de la Dinastio Qing. Ĝi estas situanta en la provinco Gŭangdongo, kun kampusoj en du lokoj en Kantono, kaj ankaŭ en Ĝuhaj kaj Ŝenĵeno. Aktuale en 2007, Universitato Jinan havis 20 altlernejojn kaj 89 esplorinstitutojn.
Universitato Jinan | ||
---|---|---|
universitato • universitato posedata de ministerio de Ĉinio • altlernejo | ||
moto | 忠信笃敬
| |
Informoj | ||
fondodato | 1906 | |
Situo | ||
Geografia situo | , 113° 20′ 53″ O 23.128113.34823° 7′ 41″ N, 113° 20′ 53″ O | |
lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
retejo | [[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Guangdong-Hong Kong-Macao University Alliance • Double First Class University Plan • Plan 111 • Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
filiita al | ||
• Overseas Chinese Affairs Office • Projekto 211 vd | ||
| ||
| ||
Ĝi havas pli ol 50 mil studentojn, de kiuj studentoj de eksterlande aŭ de Honkongo, Makao kaj Tajvano, konsistigis pli malpli plimulton. Historio, Universitato Jinan estis la unua universitato en Ĉinio se temas pri varbi eksterlandajn studentojn kaj nuntempe estas la universitato kun la plej granda nombro da internaciaj studentoj.
Ĝi ofertas bakalaŭrajn, magistrajn kaj doktorecajn kursojn en juro, medicino, traduko, eduko, inĝenierio, arkitekturo, sociaj sciencoj kaj aliaj.
Origine la kampusojn de la universitato situas en Nankino kaj Ŝanhajo. Post kiam la Ĉina Popola Respubliko estis proklamita en 1949, ĝi estis aboliciita de ĝiaj sekcioj, kiuj estis asignitaj al aliaj universitatoj kiel ekzemple Universitato Fudan. Sed en 1958 Universitato Jinan estis reestablita en Kantono .
Nuntempe la universitato havas 57 regionajn eks-studentajn asociojn tra la mondo .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Universitato Jinan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.