La Walk of Fame (esperante Irejo de Famo, Fampromenejo aŭ Trotuaro de Famo) estas trotuaro laŭlonge de Hollywood Boulevard kaj Vine Street en Holivudo (Los-Anĝeleso, Kalifornio), sur kiu legeblas la nomoj de multaj kinosteluloj.
Ĝi estis desegnita de la sudkalifornia artisto Oliver Weismuller, dungita en la 1950-aj jaroj de la urbo por doni al Holivudo novan aspekton. La Walk of Fame estis unu el pluraj plibonigaĵoj, kiujn la urbo entreprenis tiutempe.
Trotuaro de famo en Holivudo | |
---|---|
monumento • avenuo • halo de famo • famulopromenejo • vidindaĵo [+] | |
Lando | Usono |
Regiono | Kalifornio |
Situo | Los-Anĝeleso |
- koordinatoj | , 118° 20′ 42″ U 34.1014-118.3449666666734° 6′ 5″ N, 118° 20′ 42″ U |
Trotuaro de famo en Holivudo | |
Vikimedia Komunejo: Hollywood Walk of Fame [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
Ĝi nun entenas pli ol 2 600 kvinpintaj steloj kun nomoj de filmsteloj ne nur homaj sed ankaŭ tute fikciaj, celebritaj de la holivuda ĉambro de komerco pro iliaj kontribuoj al kinindustrio. La Trotuaro de Famo estas prizorgata de la memfinancita fondaĵo Hollywood Historic Trust. La unua stelo, inaŭgurita la 9-an de februaro 1960, iris al la aktorino Joanne Woodward.
Ĉiu stelo enhavas rozkoloran mozaikon kun latuna kadro. En la stelo estas fiksita la nomo de la honora gajninto super unu el kvin specoj, kiuj simbolas kvin specojn de kontribuo al la distra industrio:
En 1978, Los-Anĝeleso deklaris la Avenuon de la Steloj ejo kun kultura kaj historia signifo.
Novaj steloj estas elektitaj el kelkaj kandidatoj anoncitaj ĉiujare la 31an de majo. La Avenuo de la Steloj-Konsilio okazigas kunvenon ĉiujare en junio por elekti la famulojn, kiuj ricevos la stelon la sekvan jaron. Stel-donantaj ceremonioj estas malfermitaj al la publiko, gvidataj de la urbestro de Holivudo.
George Eastman estas la nura persono reprezentata per du steloj en la Trotuaro de famo en Holivudo agnoskante la saman atingon, nome lia invento de rulfilmo.
La fikciuloj, kiuj ricevis stelojn, inkluzivas Bugs Bunny, Mickey Mouse, Woody Woodpecker - la Pegedo, Urseto Winnie la Pu, Anaso Donaldo, Godzilo, P. Wei Herman, Kermit la rano, C-3PO, Lassie, Rugrats, La Simpsonoj, Minnie Mouse kaj Neĝulino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trotuaro de famo en Holivudo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.