Fikciulo estas iu persono kiu aperas en fikcia verko.
Pli precize, fikciulo estas la persono aŭ konscia entito, kies ekziston en la mondo de tiu verko ni imagas. Krom homoj, fikciuloj povas esti eksterteruloj, bestoj, dioj aŭ, foje, senvivaj objektoj. Fikciuloj estas preskaŭ ĉiam la ĉefaĵo de fikciaj tekstoj, precipe romanoj kaj teatraĵoj. Estas fakte malfacile imagi romanon aŭ teatraĵon sen fikciuloj, kvankam oni jam klopodis pri tiaj tekstoj (Finnegans Wake de James Joyce estas unu el la plej famaj ekzemploj). En poezio preskaŭ ĉiam ĉeestas ia fikciulo, sed ofte nure en la formo de la rakontanto aŭ imagata aŭskultanto.
Ankaŭ temas pri nehomaj kaj tute imagitaj vivaĵoj, ekzemple ovodemetanta lanhava laktanta porkino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fikciulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.