Trimo estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo.
Ĝia orbito estas retrograda. Ĝi eble estus fragmento de Febo.
Trimo | |
Natura satelito de Saturno (XXX) | |
satelito de Saturno • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Saturno XXX |
Nomita laŭ | Þrymr vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Brett J. Gladman kaj lia teamo |
Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000 (unuaj observoj) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 20 219 000 km |
Discentreco | 0,4852 |
Klinangulo | 175° (rilate al la ekliptiko) 151° (rilate al la saturna ekvatoro) |
Periodo | 1 091,76 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 7 km |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,9 |
Ĝi estis malkovrita post la observoj inter la 23-a de septembro kaj la 27-a de novembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo, kiuj anoncis ĝian malkovron la 7-an de decembro 2000. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 7.
Ĝi ricevis la nomon Trimo (angle: Thrym) laŭ la jotuno (giganto) de glacio Þrymr aŭ Thrymr de la nord-ĝermana mitologio, kiu ŝtelis la martelon de Toro. La 21-an de januaro 2005, IAU ekrekomendis la nomon Trimo (angle: Thrymr), pli kongrua kun la nord-ĝermana nomo Thrymr.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trimo (luno), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.