Trifaza elektro estas elektra sistemo, kiu baziĝas sur tri alternaj tensioj de egalaj frekvencoj, kies fazoj havas inter si egalajn distancojn de triona periodo (= 120°).
La sumo de la tri tensioj estas ĉiam nula.
En 1882 la brita fizikisto John Hopkinson ricevis patenton pri la distribuado de trifaza elektro. En la sekvaj jaroj Galileo Ferraris, Nikola Tesla kaj Michał Doliwo-Dobrowolski sukcese okupiĝis pri la konstruado de trifazaj motoroj kaj generatoroj. Ĉi-lasta en 1889 konstruis unuan nesinkronan trifazan motoron.
Trifaza elektro estas aplikata precipe por la distribuado (transporto) de elektra energio kaj por potencaj elektromotoroj kaj generatoroj. La kialo estas, ke elektraj linioj, motoroj kaj transformatoroj por trifaza sistemo bezonas malpli da materialo (konduktiloj, feraj magnetkernoj) ol unufaza sistemo kaj pli efike utiligas la elektran povon.
La pliefikeco de trifaza elektro en la transporto de energio rezultas el la fakto, ke la sumo de la tri tensioj nuliĝas. Se la kurentoj (kaj tial la povoj) en la unuopaj fazoj estas egalaj, ne necesas aparta linio por retransporti la kurenton; por tio servas la du aliaj fazoj. Unufaza aŭ kontinua elektro, kontraŭe, bezonas apartan linion por retransportado de la kurento.
Kiel tension de trifaza sistemo oni kutime nomas la tension inter (ajnaj) du fazoj; ĝi estas pli alta ol la tensio inter unu fazo kaj la mezpunkto inter la tri fazoj. La rilatumo estas √3 ≈ 1,732. Ekzemple la unuopaj fazoj de trifaza sistemo de 400 V havas tension de ĉirkaŭ 230 V.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trifaza elektro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.