Kurta Cirkvito

Kurta cirkvito - elektra kunigo de du partoj de elektra cirkvito kun malsamaj tensioj (relative al maso aŭ tero) ne laŭ ideo de la aparato (aŭ sistemo).

Ĝi povas igi la aparaton ne funkcipova, aŭ damaĝi ĝin. Kurta cirkvito povas okazi pro difektiĝo de izolaĵo de konduktiloj aŭ pro misintertuŝado de neizolitaj konduktilaj partoj de la aparato.

Kurta Cirkvito
Branĉoj de arboj kreas kurtan cirkviton dum ŝtormo.

Kurta cirkvito povas okazi inter du konduktiloj de elektra cirkvito, aŭ inter konduktilo kaj korpo de la aparato, ĉar la korpo kutime estas kunigita kun certa parto de la cirkvito.

Pri stokado de povumaj kondensiloj, volonta rekte-konekto de iliaj du elektrodoj farendas pro sekureca kialo, ĉar se ili restus sen tiu antaŭzorgo, ili povus krei neantaŭviditajn kaj danĝerajn tensiojn inter siaj konduktiloj, pro elektra polarizado de dielektriko.

En trifaza reto povas esti tiuj tipoj de kurtaj cirkvitoj

  • Unufaza - de unu fazo al tero;
  • Dufaza - de unu fazo al la alia;
  • Dufaza al tero - du fazoj kune al tero;
  • Trifaza - tri fazoj kune;

En elektraj maŝinoj pli ofte okazas tiuj kurtaj cirkvitoj:

  • Interbukla - de unu buklo de iu buklaro al la alia buklo de la sama buklaro;
  • Interbuklara - de buklo de unu buklaro al buklo de la alia buklaro;
  • Al la korpo (maso).

Konsekvenco de kurta cirkvito

Post kurta cirkvito pligrandiĝas kurento en cirkvito kaj povas okazi elektra arko. Kurta cirkvito povas igi varmecan aŭ meĥanikan damaĝon al la aparato. Ankaŭ povas esti damaĝo pro disiĝantaj eroj de fandeblaj metaloj.

Ŝirm-metodoj

Kontraŭ kurtaj cirkvitoj, oni kutime faras specialajn ŝirmilojn:

En retoj de disvastigado de elektro, ĉi tiu ŝirmilo nomiĝas Relajsa defendo kaj aŭtomateco; tiam por malŝalti la kurenton, oni uzas grandtensian ŝaltilon.

Tags:

Elektra cirkvitoIzolaĵoKonduktiloMaso (apartigilo)TensioTero

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SântelecUrboPopido4-UndekinoAttila BenedekIzoheksinoSirioJohor BahruHTTP 404Preĝejo Sankta Gotardo (Marbach)Antikva EgiptioCianogena klorido1900Latina lingvoFloriano de LorchFrancisko PatrikoUkrainio3-DekinoVikipedio en Esperanto1993IBMKrystyna Łuczak-SurówkaAmoroIslamoJavaScriptThe Tortured Poets DepartmentDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoVikinovaĵojCarles Puigdemont i CasamajóDekoltaĵoGazaa SektoroHolocena kalendaroVoltaireMoskvoRobert J. C. YoungFilipinojSeán Ó RiainPaŭlo MoĵajevoKievoJapanioOpen Knowledge FoundationPeleoValencio (provinco)WorldCatGermanioWalter UlbrichtRusioPolvosuĉiloÉdouard-Henri AvrilSârbi (Bihor)Idanha-a-NovaProbal DasguptaSankt FlorianBenifaió (stacidomo)Esperanto-muzikoAlkinoDekano (kemio)Kladruby (distrikto Tachov)1-Oktino1-HeptinoMozambikoSüdwestrundfunkInterreta relajsa babiloAnglalingva VikipedioVolapukoBakupario🡆 More