En lingvistiko, transitiveco estas atributo de verbo kiu rilatas al ĉu la verbo povas regi rektajn objektojn kaj kiajn objektojn ĝi povas havi.
Ĝi rilatas al valento (lingvistiko), kiu konsideras aliajn verbajn argumentojn aldone al la rektaj objektoj. La nepraj substantivaj frazpartoj kaj prepoziciaj frazpartoj regas kiomajn argumentojn havas predikato. Malnepraj argumentoj formas unu subkategorion, kaj malneprajn argumentojn oni konsideras ne esti objektoj. Dum la nocio de valento koncernas la semantikon, la nocio de transitiveco rilatas al la sintakso kaj morfologio.
Tradicia gramatiko postulas duuman distingon inter netransitiva verbo, kiu ne povas havi rektan objekton (ekzemple fali, sidi en Esperanto) kaj transitiva verbo kiu povas havi unu rektan objekton (ekzemple ĵeti, vundi, kisi en Esperanto). En la praktiko, multaj lingvoj (inkluzive la anglan kaj Esperanton) ankaŭ havas verbojn kun du (dudirektaj) aŭ tri (tridirektaj) objektoj; la angla havas verbojn kiuj povas esti aŭ transitiva aŭ netransitiva sen ajna ŝanĝo. En la angla iuj verboj povas esti idiotisme transitiva, dum strikte netransitiva (ekzemple, to walk the dog); en Esperanto oni uzas la faktitivon por ili (ekzemple, promenigi la hundon).
En la Sistema Funkcia Gramatiko, oni konsideras la transitivon kontinua, anstataŭ duuma kategorio, kiel en la tradicia gramatiko. La kontinua modelo prenas pli semantikan vidpunkton. Ĝi provas taksi la gradon de la transiro de la ago al ĝia objekto. La verbon vidi tial oni konsideras havi malplian transiron ol la verbo mortigi.
La Stoikistoj kaj la Peripatetisma skolo enkondukis la ideon pri transitiveco kaj diversajn aliajn ideojn kiuj iĝis la bazo de lingvistiko. Tamen ili probable referis al la tuta frazo enhavanta la transitivajn aŭ netransitivajn verbojn, ne nur al la verboj. La filologoj de la Aleksandria Skolo plu evoluigis la ideon.
Por distingi inter la subjekto kaj eventualaj objektoj, lingvo bezonas gramatikan rekonilon, kiu montru la transiron de la ago de la verbo. Objekt-esprima morfemo ekzistas efektive en ĉiuj lingvoj de la mondo. Por nominativaj-akuzativaj lingvoj, ekzistas kvar kutimaj formoj: :131 :122
La metodoj esprimi objektojn varias laŭ la landoj kaj epokoj. Ekzemple, la araba klasike posedis akuzativon, sed nuntempe uzas pozician sintakson. La jam menciitaj sistemoj rilatas al nominativaj-akuzativaj lingvoj de Eŭrazio. Ergativaj-absolutivaj sistemoj havas aliajn rimedojn. Ergativa lingvo havas sintaksan aŭ morfologian ekvivalenton (havas la saman vortordon aŭ gramatikan kazon) por la objekto de transitiva verbo kaj la subjekto de netransitiva verbo, dum ĝi traktas la subjekton de transitiva verbo alimaniere.
Kalocsay kaj Waringhien:162 priskribis la transitivecon jene:
Inter la ag-verboj, oni devas fari alian distingon. Nome el la agoj, iuj celas, atingas, koncernas personon aŭ aferon, kiun oni devas nomi, se oni volas precizigi la sencon de la frazo; ekz-e ŝteli, bati ktp. supozigas ĉiam, ke iu ricevas la batojn, suferas la ŝtelon ktp. Tiujn ag-verbojn oni nomas transitivaj, ĉar ili "transirigas" la agon sur iun aŭ ion (kp. §176, §177). Aliaj estas, male, direktitaj kontraŭ neniu aŭ nenio; ekz-e: ŝpruci, ekstari, tinti, evolui, ktp. ne celas personon aŭ aferon, kiu estus modifita de ili. Tiujn verbojn oni nomas "netransitivaj".
La diferenco inter tiuj du subkategorioj estas tre grava en Esperanto, ĉar kontraŭe al multaj aliaj lingvoj, unu verbo ne povas esti samtempe transitiva kaj netransitiva, konservante la saman sencon; transitiva verbo povas netransitiviĝi nur helpe de sufiksoido (iĝ): kaj same nur helpe de afikso (ig, um, pri) povas transitiviĝi netransitiva verbo. Tiel klariĝas la uzado de: bani-baniĝi,fini-finiĝi, komenci-komenciĝi, ŝanĝi-ŝanĝiĝi, kaj aliflanke de bruli-bruligi, halti-haltigi, kuŝi-kuŝigi, promeni-promenigi, pleni-plenumi, pendi-pendumi, plori-priplori ktp.
[L]a transitivaj verboj povas esti uzataj sen komplemento, se oni volas insisti nur pri la ideo de la ago: virino scias, tuta mondo scias; konfidu, sed vidu. Oni diras tiam, ke la verbo estas uzata "absolute".
En multaj lingvoj en okcidenta Eŭropo, ekzemple la angla, franca, germana, hispana, itala, portugala, rumana kaj la skandinavaj lingvoj, okazas ofte ke unu verbo havas du signifojn, unu transitivan kaj unu netransitivan. Ekzemple, la franca verbo commencer povas signifi komenci (transitive) aŭ komenciĝi (netransitive).:142
Kontraŭe, en la slavaj lingvoj, por la transitiva kaj netransitiva signifoj ekzistas du apartaj (parencaj) verboj. Ekzemple, en la rusa начинать signifas komenci, kaj начинаться signifas komenciĝi.
En Esperanto, plejmultaj verboj kondutas same kiel la slavaj verboj. La dusenceco de multaj okcidenteŭropaj verboj devus ne ekzisti en Esperanto. Afiksoj estas uzeblaj por konverti verbon de unu kategorio al la alia. Oni povas netransitivigi transitivan verbon per la sufikso iĝ (bani →baniĝi). Oni povas transitivigi netransitivan verbon per sufikso ig (kuŝi →kuŝigi) aŭ um (pleni →plenumi), aŭ per prefikso pri (plori →priplori) aŭ tra (dormi → tradormi).:143
Kiel menciite, esperanta verbo ne povas esti samtempe transitiva kaj netransitiva, konservante la saman sencon. Iuj verboj havas transitivan signifon kaj diferencan netransitivan signifon, ekzemple bati povas signifi 'ektuŝegi per rapida forta movo' (transitive) aŭ 'ĵetiĝi per ripetaj skuoj' (netransitive). Do, ekzemple: Oni batas la pilkon per golfbastono (transitive), kaj la pulso batas en liaj tempioj (netransitive).
La angla lingvo estas sendisciplina, kompare kun aliaj hindeŭropaj lingvoj laŭ siaj reguloj pri transitiveco; kio ŝajne estas transitiva, tion oni uzas kiel netransitivan, kaj inverse. Ofte estas semantika diferenco inter la transitiva kaj la netransitiva formo de verbo, ekzemple: the water boiled (la akvo bolis) kaj I boiled the water (mi boligis la akvon); the grapes grew (la uvoj kreskis) kaj I grew la grapes (mi kreskigis la uvojn). En tiuj ekzemploj, la rolo de la subjekto estas malsama inter la transitiva kaj la netransitiva verboj. En aliaj ekzemploj, mankas diferenco inter la transitiva kaj la t.n. netransitiva formo de verbo, ekzemple: she is reading a book (ŝi legas libron); she is reading (ŝi legas), kie la verbo estas transitiva uzata absolute, t.e la parolanto ellasis objekton.
Kvankam netransitiva verbo ne povas havi rektan objekton, ĝi ofte havas taŭgan adjekton:
En diversaj lingvoj, netransitivaj verboj povas esti uzataj kun interna komplemento, kiu estas etimologie rilata al la verbo, ekzemple:
Oni ofte konsideras transitivecon atributo de verboj, kaj eble ankaŭ de prepozicioj kaj postpozicioj, sed ne de substantivoj aŭ adjektivoj. En multaj lingvoj, esceptoj estas raraj. Ekzemple, en la angla oni kredas ke near estas la sola ekzemplo.
Tamen, Lowe montris, ke en la fruaj hind-arjanaj lingvoj, ekzistis multaj transitivaj substantivoj kaj adjektivoj. Ekzemple, en la jena frazo, la adjektiva aganto kāmin- (dezira, deziranta) regas akuzativan objekton pītim (trinkon).
kāmī | hi | vīraḥ | sadam | asya | pītim |
dezira.NOM.SG.M | por | heroo.NOM.SG.M | ĉiam | ĝi.GEN | trink.ACC |
'Do la heroo (estas) ĉiam dezira trinkon de ĝi'
Transitiveco ne limiĝas al nur verboj en Esperanto: substantivoj, adjektivoj, kaj adverboj ankaŭ povas formi transitivan strukturon. Ekzemple:
Kiselman (1994) studis la fenomenon transitivecon kaj konstruis modelon pri ĝi.
"Klasikajn difinojn oni trovas en Abraham (1988) (tradukite): transitiva verbo: duloka verbo kun akuzativa objekto, kiu ĉe pasivigo fariĝas pasivsubjekto; kaj netransitiva verbo: unuloka verbo (do sen pasivtaŭga akuzativobjekto) aŭ... plurloka verbo sen pasivtaŭga (rekta) akuzativobjekto."
Kiselman difinis kvar klasojn de verboj rilate al la ĉeesto de akuzativobjekto:
"Laŭ klasikaj difinoj oni nomas la verbojn el la unua kaj dua klasoj transitivaj kaj verbojn el la tria kaj kvara klasoj netransitivaj.
"Al la unua klaso apartenas verboj kiaj diri, certigi, same kiel disfendi, trakuri kaj multaj aliaj per prefikso derivitaj verboj. Al la dua klaso apartenas verboj kiaj manĝi, skribi, al la tria vivi, paroli, kaj al la kvara ripozi, sani.
"Esperanto certe permesas irota vojo, vivata vivo, dormita dormo. En kelkaj naciaj lingvoj tiaj formoj ne eblas. Pro tio la testo de pasivigo en tiuj naciaj lingvoj servas al forsarko de tiuj verboj el la klaso de la transitivaj verboj, sed ne en Esperanto. Mi tial anstataŭigis ĝin per la postulo ke la verbo akceptu rektan objekton de sufiĉe ĝenerala tipo."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Transitiveco (lingvistiko), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.