Trabfaka domo aŭ Trabfakdomo estas historia domo kun ligna skeleto (trabfakaĵo) kies fakoj (trusa sistemo) estas plenigita de brika masonaĵo.
Ĝi estas skeletkonstruaĵo el ligno ĉe kiu la horizontala rigidigado (ekzemple kontraŭ vento) okazis per oblikvaj ŝtreboj kaj la intertrabaĵoj (= „fakoj“) estas plenigita per lomkovrita lignoplektaĵo aŭ per brika masonaĵo. La konstrulignoj estas jungitaj laŭ ĉarpentista maniero laŭeble komplete evitante metalajn jungaĵon kiel najloj aŭ ŝraŭbo.
En fruaj jaroj la ĉarpentisto estis ankaŭ la konstruestro. Hodiaŭ la planado estas la tasko de arĥitekto kaj konstruinĝeniero.
La vertikalaj lignaĵoj nomiĝas fostoj, la oblikvaj ŝtreboj, la horizontalaj solivoj, framo aŭ girto..
En Eŭropo la ĉarpentistoj plej ofte uzas tigfruktan kverkon aŭ tigfolian kverkon, sed ankaŭ abio. Ili estas tre rezistemaj kaj nur malrapide putriĝas. .
La fakoj estas plenigitaj per lignoplektaĵo, lompuco, per videblaj brikoj aŭ masonaĵo aŭ per adoboj.
La arta formado de faktrabaj domoj estas malsamega depende de la regiono kaj konstrutempo. Ornamaĵoj povas esti la aranĝado de kromaj fostoj kaj aliaj lignaĵoj sen statikaj taskoj. Oftas lignoskulptaĵoj kaj pentrado kaj kolorado de la fakoj.
Ĉe faktrabaj domoj ekzistas i.a. jenaj ornamaĵoj:
kaj multaj aliaj.
Fundamentoj de neolitikaj domoj (kulturo de Michelsberg) konstruitaj en faktraba texniko kun soklaj ŝpaloj estis trovitaj .
La romia arĥitekto Vitruvio menciis ĉ. la jaro 33 a. K. en sia verko De Architectura la faktraban konstruoteĥnikon. En la romia urbo Herkulano konserviĝis konstruaĵon, kiu parte ests konstruita en faktraba konstruarto (latine: Opus Craticium). Ankaŭ la tiel nomata romia stridomo el la unua jarcento. Ĝis la frua mezepoko tamen dominis en Eŭropo fostodoma teĥniko. La kutima faktraba teĥniko de domoj en meza Eŭropo norde de la Alpoj – en Germanio, Francio, Anglio kaj Skandinavio - komencis en la unua duono de la 12-a jarcentokaj ekde la alta mezepoko ĝis komenco de la 19-a jarcento estis sur soklaj ŝpalo konstruitaj faktrabaj konstruktoj. Faktrabaj konstruaĵoj estis ankaŭ konataj en lignoriĉaj regionoj de la Otomana Imperio, de Bulgario ĝis Sirio. La lomo por plengi la fakojn estis trovebla preskaŭ ĉie. Ankaŭ la ligno estis pli facile trovebla ol taŭgaj ŝtonoj, sed antaŭ ĉio ligno estis pli facile transportebla (sur la fluejo flosata).
Ĝi en la 1970-a jaroj la aĝo de la faktrabaj konstuaĵoj nur povas esti divenantaj baze de la la konstruktaj kaj stilaj elementoj. Post la 1970-aj jaroj la aĝo povas esti relative ekzakte mezurita per dendrokronologio. Tiaj esploradoj en la jaro 1984 montris, ke la plej aĝa faktraba domo de la tiama federacia rspublikio Germanio troviĝis en la centro de Göttingen, kie staras domo el la jaro 1276. Intertempe montriĝis ke du aliaj domoj en Esslingen am Neckar estas malpli aĝaj: domo en Heugasse 3 el la jaro 1262/63 kaj la alia en Webergasse 7 el 1267. La malnovaj kvartaloj de Esslingen, Göttingen kaj Limburg (Lahn) havas speciale multajn faktrabajn domojn el la 13-a ĝis la 14-a jarcento; en Limburg estas sole 6 faktrabaj domoj el la jaroj 1289 ĝis 1296. Ili rezultiĝis el la rekonstruo de la urbo post granda incendio en la jaro 1289. Ankoraŭ eblas ke estas trovataj pliajn domojn, ekzemple en Erfurt kaj Ingelfingen,
En Germanio tri stilaj grupoj estas distingeblaj:
La faktraba konstruado de la 16-a ĝis 18-a jarcento konsistas el multaj ornamaj formoj.
Komence de la industriigado mineralaj kaj metalaj konstruaĵoj povas esti pli facile kaj pli malmultkoste farataj kaj transportataj. Tiuj ankaŭ estis - male al ligno - praktike senlimaj, tial la masivkontruo pli kaj pli dominis super la tradicia lignokonstuo. La relativ maldikaj kaj incendiendanĝerigataj muroj de fakkonstruaĵoj, kiuj ankaŭ etas reletive ofte vartindaj ne sufiĉass por la tiamaj postuloj..
Nur jam ekde 1900 faktrabaj domoj estis konstruataj pli malofte en Germanio. Male en Nordameriko, tie la evoluo okazis alimaniere. Tie la lignoframa konstrukto, evoluiĝis surbaze de la el Eŭropo importita faktraba teĥniko.
Komence de la 21-a jarcento en Germanio ekzistis ankoraŭ kelkaj konstrufirmaoj, kiuj specialiĝis je faktrabaj domoj en tradicia konstrumeniero.
Malgraŭ la grandegaj detruoj de la Dua Mondmilito ekzemple en Braunschweig, Frankfurt ĉe Majno, Hamburg, Hanovro, Halberstadt, Hildesheim, Kassel kaj Nurembergo kaj perdoj dum la postmilita tempo konserviĝis en Germanio pli ol du milionoj da fakkonstruaĵoj, al kiu ankaŭ apartenas kelkaj faktrabaj preĝejoj. La fakkonstuaĵoj formas la bildon de tutaj malnovaj urbokenoj kaj vilaĝaj kernoj. En Stolberg (Harz) konserviĝis la kompleta kerno el pli ol 500 jaroj da faktraba konstrukto. En la kamparo troviĝis ankaŭ multajn libere starantaj etbienoj. Hodiaŭ preskaŭ nur la suda paro de Bavario estas grandparte senfaktraba.
En la nordorienta Svislando, precipe en la kantono Thurgau kaj en la vinlando de Zuriko, estas pli ol 90 % de la malnovaj agrikultivistaj domoj faktrabaj domoj; en tiu regiono (oni divenas pli ol 600.000 kompletaj faktrabaj domoj kaj multaj miksformoj) ekzistas vilaĝoj (Unterstammheim kaj Oberstammheim, Nussbaumen, Üsslingen), kiu preskau nur konsistas el faktrabaj domoj. Tipaj estas la ruĝa farbado de la fostoj kaj girtoj kaj la blankaj fakoj. La ortangulaj fakoj preskaŭ ĉiam havas kverŝtreboj. Por konservi la faktrabaj konstruaĵoj ekzistas la subĉiela muzeo Ballenberg.
Klasika faktrabaĵo preskaŭ ne aperas en Aŭtrio. Nur unuopaj konstruaĵo en Vorarlbergo ekzistas.
Dum en Alzaco la germanstilaj faktrabaj domoj de frankoniaj kaj alemanaj tipoj, precipe en Normandio kaj Ĉampanjo ekzistas multajn francstilaj faktrabaĵoj. Ĉi tie la du mondmilitaj kaŭzis grandajn perdojn. Kompletaj faktrabaj ensembloj ekzistas ankoraŭ en Rouen kaj Troyes kaj en malgrandaj lokoj. Ofte faktrabaj domoj troviĝas en multaj vilaĝoj de Ĉampanjo.
En Normandio ekzistas multaj malgrandaj senjoraj domoj el faktraba konstrumaniero. La vertikalaj fostoj de francaj faktrabaĵoj estas tre mallarĝaj kaj staras inter ĉefajfostoj dense unu apud la alia. Ofte la lignoj estas neregule, kompare al la germanaj konstruaĵoj. La neregulaj fostoj estas koncie integrita formelemento. La riĉaj lignoskulptaĵoj substrekas la alte evoluita metiista arto de francaj ĉarpentistoj.
Tradiciaj eŭskaj domoj kun faktrabaj elementoj estas libere starantaj bienoj ( eŭske baserriak). La supraj etaĝoj estis konstruitaj en framkonstruo. La fakoj estis aŭ kiel lignoplektado kun lompuco aŭ kun romŝtonoj kun kalkaĵo. Videblaj vandoj ofte estas el nepucitaj brikoj. Kvankam la portanta konstrukto estas el ligno, la lignaĵo nur estas videblajnur je la fronta fasado. La lignaj balkoj estas plej ofte ruĝe farbitaj.
Faktrabaj domoj en vilaĝoj kaj urboj estas konstruitaj kiel envicaj domoj. Vidu tiun sur la foto el la vilaĝo Uztaritz.
En Belgio la plej multaj faktrabaj domoj troviĝas en la provincoj Lieĝo, Limburgo kaj Luksemburgo. En la liberaeraj muzeoj Fourneau Saint-Michel kaj Bokrijk multaj faktrabaĵoj estas rekonstruitaj. En la urbo Lieĝo dum la lastaj jaroj multaj faktrabaj domoj estas elspezige renovigitaj. Tipa estas por urbaj domoj, ke la teretaĝo estas masonita kun bluŝtono aŭ sabloŝtonokaj nur la supraj etaĝoj estas faktrabaj. Bona ekzemplo estas la naskiĝdomo de la komponisto André-Modeste Grétry. Hodiaŭ ĝi estas muzeo.
Ankaŭ en Anglio estis kaj estas multaj faktrabaj domoj. La faktraba konstrukto ofte havas signifoplenan simileco kun la franca.
Multaj anglaj urboj ankoraŭ havas belajn ekzemplojn, ekzemple la nordangla York kaj ankaŭ Londono la faktraba konstruarto ludis gravan rolon. En City of London ankoraŭ konserviĝis faktraba domo el la 16-a jarcento. Konserviĝis impresaj faktrabaj konstruaĵoj ekzemple en East Anglia, Warwickshire, Worcestershire, Herefordshire, Shropshire kaj Cheshire, kie Little Moreton Hall estas unu el la plej bonaj anglaj faktrabaj domoj.
Ekzistas maloftaj ekzemploj de faktrabaj domoj en norda Italio, ekzemple en Piemonto, en Lombardejo Como, kaj en Bologna.
En la norda parto de Polio (en la iamaj partoj kiuj apartenis al Prusio) faktrabo estas konata. En la pola faktrabo nomiĝas „prusa muro“ .
Ankaŭ en partoj de Ĉeĥio, precipe en Bohemio ekzistas multaj faktrabaj konstruaĵoj, ekz. en vilaĝo Doubrava. En municipo Klášterská Lhota estas ekz. trabfaka kapelo.
Malgraŭ la granda detruo en la Dua Mondmilito multnombaj faktrabaj domoj konserviĝis en Orienta Prusio, la hodiaŭ regiono Kaliningrada provinco. Multaj faktrabaj domoj en la urbo Kaliningrado (aŭ Kenigsbergo) kaj la mara banejo Selenogradsk.
IFaktrabaj domoj troviĝas tie precipe en la Memel-regiono, antaŭ ĉio en la urbo Klaipėda.
Pro la manko de ligno maloftas faktrabaj domoj.
Sur la insulo Lefkado oni decidis en la 18-a jarcento pro la oftaj tertremoj la enkonduko de faktrabaj konstrukto. Tiuj kontruaĵoj tre rememoras al la mezeŭtopaj ekzemploj. Ili estis tamen pli buntaj.
Pro la germanaj enmigrinto ekzistas faktrabaj domoj ankaŭ en Brazilo. Ekzistas urboj en la sudo de Brazilo kun multaj faktrabaj domoj, ekzemple en Ivoti, Dois Irmãos, Nova Petrópolis, Teutônia, Blumenau, Joinville, Jaragua do Sul, Pomerode, Campos do Jordão kaj Curitiba.
La fosta konstrukto kaj speziale pompaj tegmentejoj oni uzis ĉe japanaj kasteloj.
Ankaŭ en kelkaj subĉielaj muzeoj troviĝas multaj restaŭritaj faktrabaj domoj, ekzemple en la Hessenpark.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trabfaka domo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.