Theodor BUCHMANN (1509-1564) estis teologo, reformisto, orientalisto, lingvisto, hebreisto, helenisto, bibliisto, presisto de la unua latina tradukaĵo de la Korano, tradukita de Roberto de Kettono (1110-1160) kaj eldonita de Johano Oporino.
Li estis familiara al la araba idiomo kaj aliaj orientaj lingvoj, kaj publikigis hebrean gramatikon en 1535, krom komentoj pri la Biblio. Li estis profesoro en Legnica (1527-1529), poste li reiris al Zuriko kie li sukcedis al Ulriko Zvinglo (1484-1531) kiel profesoro. Li kutime nomis sin "homo grammaticus", oni kredas ke li mastris pli ol tridek lingvojn kaj estis unu el la plej gravaj tiamaj ekzegezistoj.
Theodor Bibliander | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1509 en Bischofszell | |
Morto | 26-an de septembro 1564 en Zuriko | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | pesto vd | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Svislando vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • tradukisto • lingvisto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis filo de Hans Buchmann, konsilisto en Bischofszell. Instigita de sia frato Henriko por sin dediĉi al orientaj lingvoj, li studis la grekan kun Oswald Myconius (1488-1552) kaj la latinan kun Jakobus Ceporinus (1499-1525). En 1523, li komencas en Zuriko farante publikajn komentojn pri la Biblio. Inter 1525 kaj 1527, en Bazelo li ĉeestis la lecionojn de Johano Okolampado (1482-1531) kaj Konrado Pelikano (1478-1556) en la hebrea pri la Malnova Testamento. Leo Jud (1482-1542) kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531) ankaŭ estis liaj profesoroj. Li ankaŭ familiariĝis kun la araba lingvaĵo kaj aliaj lingvaĵoj el la Oriento, kaj fariĝis profesoro pri teologio.
Rekomendita de Zvinglo al la princo de Legnica, Frederiko la 2-a (1480-1547), dum du jaroj li instruas en la Supera Lernejo de tiu urbo, en Silezio, kaj post kelkaj monatoj en la Latina Lernejo, en Brugg. Reirante al Zuriko, en 1529, li restas ĉe sia frato kie li profundiĝis en siaj lingvistikaj konoj kaj ekpreparas prihebrean gramatikon. Ĉe la morto de Zvinglo, en 1531, li sukcedas al ĉi tiu en la katedro pri Malnova Testamento - konsistigante en la komentoj pri la Septuaginto - en la loka teologia lernejo, kies posteno li okupas dum preskaŭ tridek jaroj. Erudicia filologo, li studas ankaŭ tiel la semitajn kiel la popularajn kaj naciajn lingvaĵojn, konsideratajn barbaraj de multaj el siaj samtempuloj. Klerema, li akiris grandan reputacion kiel filologo kaj biblia ekzegezisto kaj liaj instruojn rapide disvastiĝis pere de sia lernantaro.
Li partoprenis en pluraj religiaj debatoj, kiuj agitis la tiamajn kristanojn, per kritikoj al la Katolika Eklezio kaj al la romaj aŭtoritatoj. En sia verko "De legitima vindicatione Christianismi" (1553), li kontraŭas al la Koncilio de Trento kaj laŭdas la anglikanan anglion kiel ekzemplodona tero por la kristana libereco, kaj kritikas la papon, konsiderante lin kiel kontraŭkristo.
Kun Pietro Martire Vermigli (1499-1562), strikta defendanto de la Kalvinismo, li implikiĝis en doktrina polemiko pri la antaŭdestinitaĵo. En 1560, rezulte de tiuj dispuoj, li estas eksigita de sia teologia katedro kaj mortis pro bubona pesto, en 1564.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Theodor Bibliander, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.