The Lion King (anglalingve por La Leona Reĝo) estas la 32-a animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1994.
Mezurata per la enspezoj en kinejoj ĝi estas la plej sukcesa klasika desegnita filmo. La ago estas pri la leonido Simba kaj pri lia malfacila serĉado de sia pozicio en la "cirklo de la vivo".
La Leona Reĝo | |
---|---|
Oficiala afiŝo de la filmo (1994) | |
longa movbilda filmo | |
Originala titolo | The Lion King |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo svahila lingvo |
Kina aperdato | 15-a de junio 1994 |
Daŭro | 88 minutoj |
Ĝenro | komedia aventuro |
Buĝeto | $97,300,000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | Roger Allers Rob Minkoff |
Produktisto(j) | Don Hahn |
Scenaro | Irene Mecchi Jonathan Roberts Linda Woolverton |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Afriko |
Muziko de | Elton John Tim Rice Hans Zimmer |
Produktinta firmao | Walt Disney Animation Studios Walt Disney Pictures |
Distribuo | Walt Disney Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro |
IMDb | |
Voĉaktoroj en la filmo estas Matthew Broderick, Jeremy Irons, James Earl Jones, Jonathan Taylor Thomas, Nathan Lane, Ernie Sabella, Moira Kelly, Robert Guillaume, Rowan Atkinson, Whoopi Goldberg, Cheech Marin, kaj Jim Cummings.
En 1997 la filmo estis adaptata al muzikteatraĵo. En 1998 kaj 2004 la daŭrigoj The Lion King II: Simba's Pride kaj The Lion King 1½ (en kelkaj landoj: The Lion King 3: Hakuna Matata) aperis.
La patro de Simba, Mufasa, estas la reĝo de la Fierec-Landoj. Li regas sian reĝlandon bonece kaj saĝe, kaj instruas al Simba la "cirklon de la vivo" kaj la ekvilibron, per kiu ĉiuj bestoj estas unuigataj. La pli juna frato de Mufasa, Skar, envias la rangon de sia nevo kiel heredonto kaj projektas iĝi la reĝo perforte.
Tial li alianciĝas kun tri hienoj (Ŝenzi, Banzaj kaj Ed), kiuj helpas al li. Ĉe sia unua provo por mortigi Simba-n, Skar parolas "erare" de elefanto-tombejo, sciante ke li vekas la scivolemon de la leonido. Kun sia amikino Nala, Simba eskapas de ilia gardisto Zazu, kaj iras ĉe la elefanto-tombejon. Tie, ili renkontas la hienojn. Mufasa, kiu estis informita de Zazu, savas la geleonidojn.
Ĉe la venonta provo, la hienoj de Skar igas gnu-stampedon en ravino, kien Skar logis Simba-n antaŭe. Mufasa povas savi sian filon, sed la gnuoj terigas lin. Li saltas roken kaj petas helpon de Skar. Sed tiu premis siajn krifojn en la krurojn de Mufasa, dirante : "Longe vivu la reĝo." Poste li faligas Mufasa-n kaj kaŭzas lian morton. Li diras al Simba ke la morto de Mufasa estas lia kulpo kaj kondamnas lin foriri dirante : "Forkuru! Kuru! Forkuru kaj neniam revenu!" Kiam Simba foriras despere, Skar komandas al la hienoj mortigi lin. Sed Simba povas eskapi, sen ke Skar eksciu ĝin.
La juna Simba kolapsas en la dezerto, kaj estas trovata de Timon (surikato) kaj Pumbaa (fakoĉero), kiuj instruas al li ilian vivan filozofion "Hakuna matata" (Neniuj malkvietoj). Grandiĝinte ĉe ili, Simba retrovas sian infanaĝamikinon Nala-n, kiu serĉas helpon kaŭze de la diktaturo de Skar. Ŝi petas al Simba ke li revenu kaj prenu sian pozicion kiel reĝo. Sed li ne volas, ĉar li estas feliĉa kun sia filozofio kaj pensas ke li responsas la morton de sia patro.
En tiu situacio, amiko de Mufasa, Rafiki, aperas por pruvi ke Mufasa vivas por ĉiam en Simba. La spirito de Mufasa konvinkas sian filon finfine reveni kaj iĝi la ĝusta reĝo. Do li kaj liaj amikoj venas hejmen.
Alveninte, Simba vidas la detruadon, kiun Skar kaŭzis. Li renkontas Skar-on, kiu volas ke Simba konfesu sian kulpon pri la morto de Mufasa. Skar pelĉasis Simba-n en abismon, ĝis Simba estas en la sama situacio kiel lia patro. Tiel Skar konfesas al sia nevo, ke li mortigis Mufasa-n. Furioze, Simba liberiĝas kaj devigas Skar-on diri la veron.
Sekve de tio, la leoninoj kaj la gehienoj ekbatalas, dum Skar provas fuĝi. Simba trovas lin, kaj Skar diras ke estis la kulpo de gehienoj, ke ili estas la "malamikoj", kion ili aŭdas. Skar petas Simba-n pri pardono, kaj Simba respondas la saman ion, kion lia onklo diris al li : "Kuru! Forkuru kaj neniam revenu!". Skar ekatakas Simba-n, kaj Simba povas faligi Skar-on en la abismon, kie la hienoj atendas lin.
Finfine Simba iĝas reĝo. Li havas filinon kun Nala.
Inter la krampoj estas la traduko de la svahila lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article The Lion King, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.