Telŝiao (litove Telšiai ) estas urbo en la nordokcidento de Litovio.
De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto. Dum la jaro 2005, la urba komunumo havis 56 000 loĝantojn, el tio la urbo mem 31 000. Telŝiao situas en la malnova litova regiono Ĵemajtio (Žemaitija) kaj estas ties origina ĉefurbo. La urbo estas sidejo de episkopo, havas katolikan pastran seminarion kaj bernhardan monaĥejon ... la katolikecon de la urbo esprimas eĉ la blazono, kiu montras episkopon.
Telŝiao | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | LT-87001 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 261 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 962 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 22° 15′ O 55.9833333322.2555° 59′ N, 22° 15′ O [+] | ||||
Alto | 128 m [+] | ||||
Areo | 23,14 km² (2 314 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Telšiai [+] | |||||
Telšiai estas menciata ekde 1398. La urbeto kreskis ĉe bieno de granddukoj de Litovio, en mezo de Ĵemajtio. En la 16-a jarcento oni konstruis la unuan preĝejon, en 1612 estis fondita la unua lernejo. En la 17-a jarcento en Telšiai kunsidadis konsilio de nobeluloj de Ĵemajtio. la urbeto ege suferis pro militoj kaj krizoj dum la 18-a jarcento. Tiam restis nur triono de loĝantoj. Ĝi reviviĝis en la dua parto de la jarcento. En 1791 Telšiai ricevis Magdeburgajn rajtojn. la malnova parto de la urbo konservis specifan radian planon. Nun Telšiai estas distrikta urbo kaj centro de ĵemajta episkopa diocezo. En la urbo estas fama porpastra seminario kiun estris iam Vincentas Borisevičius.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Telŝiao, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.