La Teksasa Panotenilo (angle Texas panhandle) estas regiono en la usona ŝtato Teksaso kiu konsistas el la plej nordaj 26 kantonoj en la ŝtato.
La Panotenilo estas rektangula areo limita fare de Nov-Meksiko en la okcidento kaj Oklahomo en la nordo kaj oriento.
Teksasa Patotenilo | ||
---|---|---|
geografia regiono | ||
geografia lokigo [+] | ||
Lando | Usono | |
- koordinatoj | , 101° 24′ 0″ U 35.483333333333-101.435° 29′ 0″ N, 101° 24′ 0″ U | |
Teksasa Patotenilo | ||
Vikimedia Komunejo: Texas Panhandle [+] | ||
La kampara regiono de la areo estas 66,883.58 km², aŭ preskaŭ 10 procentoj de la suma areo de la ŝtato. La Teksasa Panotenilo estas iomete pli malgranda en areo ol la Irlando. Krome, ekzistas akva areo de 162.53 km².
La loĝantaro en 2016 estis 434 722 loĝantoj, aŭ ĉ. 1.7 procentoj de la totala enloĝantaro de la ŝtato, la loĝdenso estis 6.5 je km².
La alteco super marnivelo varias inter 474 kaj 1,440 metroj. La tereno estas plej malsupra kaj plej plata en la oriento, kaj pliiĝas iom post iom en la okcidento. En la sudo estas Kanjono Palo Duro, la dua plej granda kanjono en Usono, kun profundo de inter 200 kaj 300 metroj. La regiono estas dividita de la granda Kanada Rivero (en) kiu fluas de okcidento al oriento al Arkansaso. La plej granda urbo estas Amarillo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Teksasa Patotenilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.