Teknologia universitato, teknologia altlernejo aŭ neologisme jam de Zamenhofo nomata politekniko, en edukado estas plej supera teknologia (aŭ historie teknika) altlernejo.
Temas pri institucioj de supera edukado specialigitaj en la instruado kaj esplorado de teknologioj.
Tiu tipo de instalaĵoj ekzistas almenaŭ ekde la 18-a jarcento, sed ili rimarkinde disvolviĝis post la Dua Mondmilito. Same kiel la politeknikaj altlernejoj, ili povas formi parton de universitato, aŭ estis sendependaj universitataj institucioj.
La unua teknika universitato estis eble la École Polytechnique de Parizo (Francio), fondita en 1794, al kiu sekvos multaj aliaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Teknologia universitato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.