Tahitia gardenio (tahitie: Tiare tahiti, latine: Gardenia taitensis) estas planto el la familio de la rubiacoj (Rubiaceae).
Ĝi estas eta florhava arbedo kiu nur troviĝas en la arkipelago de Franca Polinezio. La floro de la Tiare estas la nacia emblemo de la insulo Tahitio kaj Franca Polinezio. El la floro oni faras la oleon mono'i, kio estas uzata por har- kaj haŭtprizorgo. El la floroj oni faras la famajn girlandojn kiujn novalvenintoj kaj turistoj ricevas ĉirkaŭ la kolo. Ekestis nombro da tipaj kutimoj pro la signifo de la floro sur la insuloj. La floro tre bonodoras kaj estas protektata sur la insuloj.
Tahitia gardenio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tahitia gardenio - floro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tahitia gardenio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.