TWiki estas Perl-bazita strukturita vikia aplikaĵo, kutime uzata por funkciigi kunlaboran komputilan projekton, sistemon por administrado de edukaj informoj aŭ dokumentado, aŭ teama komputila portalo.
Uzantoj povas krei vikipaĝojn uzante la TWiki-marklingvon, kaj programistoj povas etendi vikian aplikaĵofunkcion per kromprogramoj.
TWiki | |
---|---|
kunlabora vikia programaro | |
Retadreso | twiki |
Kategorio | vikia aplikaĵo |
Lingvo(j) | Multaj |
Posedanto | firmao TWiki.net |
Fondiĝo | 1998 |
Stato | aktiva |
La TWiki-projekto estis fondita fare de la usonano Peter Thoeny en 1998 kiel malfermfonta viki-bazita aplikaĵa platformo. En oktobro 2008, la firmao TWiki.net, kreita fare de Thoeny, akiris plenan kontrolon de la TWiki-projekto dum multaj volontulaj programistoj distanciĝis. Tamen TWiki daŭre estas libera programaro, do uzeblas tute senkoste. Jam post kiam la vikia aplikaĵo MediaVikio ekfunkciis en 2002, ĝi iĝis forta konkurenco, aparte pro la konateco de Vikipedio uzanta tiun alternativan marklingvon.
La interfaco de TWiki inkludas subtenon por internaciigo ("I18N"), kun subteno por multoblaj kodoprezentoj, UTF-8 URL-retadresoj, kaj la uzantinterfaco estis tradukita en la ĉinan, ĉeĥan, danan, nederlandan, francan, germanan, hispanan, italan, japanan, polan, portugalan, rusan kaj svedan lingvojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article TWiki, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.