Suedoj (Suidae) estas la biologia familio al kiu apartenas porkoj.
Aldone al nombraj fosiliaj specioj, ĝis dekses vivantaj specioj estas nuntempe agnoskitaj, klasitaj en inter kvar kaj ok genroj. Tiu familio inkludas la hejman porkon, Sus scrofa domesticus aŭ Sus domesticus, aldone al nombraj specioj de naturaj porkoj, kiaj la Babiruso Babyrousa babyrussa kaj la Verukapro Phacochoerus aethiopicus. Ĉiuj suedoj estas indiĝenaj de la Malnova Mondo, kun teritorioj el Azio kaj ties insuloj, al Eŭropo, kaj Afriko.
Suedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La plej fruaj fosilioj de suedoj datas el la epoko Oligoceno de Azio, kaj ties descendantoj atingis Eŭropon dum la Mioceno. Oni konas kelkajn fosiliajn speciojn kaj ili montras adaptojn al ampleksa gamo de diferencaj dietoj, el striktaj herbomanĝantoj al eblaj kadavromanĝantoj (ĉe Tetraconodon).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Suedoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.