Blanka sudafrikano estas esprimo kiu rilatas al homoj de Sudafriko kiuj estas de eŭropa deveno kaj kiuj ne rigardas sin, aŭ ne estas rigarditaj, kiel parto de alia rasa grupo, ekzemple, kiel koloraj sudafrikanoj.
En lingvaj, kulturaj kaj historiaj esprimoj, ili estas ĝenerale dividitaj en la Afrikans-parolantaj posteuloj de plejparte nederlandaj, germanaj kaj francaj setlintoj, konataj kiel buroj, kaj la Anglalingvaj posteuloj de plejparte britaj setlintoj. La blanka loĝantaro de Sudafriko estas dividita en 61% afrikans-parolantoj, 36% angla-parolantoj, kaj 3% kiuj parolas alian lingvon, plej precipe portugalan. Blankaj sudafrikanoj estas senkompare la plej granda eŭrop-descenda loĝantargrupo en Afriko.
Sudafrikaj blankuloj | |
---|---|
etno | |
nacia malplimulto | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Blankaj sudafrikanoj devias signife de aliaj blankaj afrikaj grupoj, pro ne nur sia multe pli granda loĝantaro, sed ĉar ili evoluigis naciecon, kiel en la kazo de la buroj, kiuj establis klarajn lingvon, kulturon kaj fidon al Afriko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sudafrikaj blankuloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.