Suda Lejteo - tagaloge Timog Leyte, plenforme Lalawigan ng Timog Leyte, hispane Leyte del Sur, plenforme Provincia de Leyte del Sur - estas provinco de la Filipinoj.
Ĝia ĉefurbo estas Maasin (Suda Lejteo). La provinco fondiĝis la 22-an de majo 1959. Ĝi kovras la sudon de la insulo Lejteo (la reston, do la nordon kaj centron, kovras la laŭ areo pli granda samnoma provinco Lejteo). La provinco Suda Lejteo apartenas al la regiono Orientaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 1 797 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 399 137 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 220 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua (respektive ties dialekto de la najbara insulo Boholo) kaj la angla.
Suda Lejteo | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
provinco de la Filipinoj [+] | ||
Akvejo | Filipina Maro | |
- koordinatoj | , 125° O 10.333333333333125.0833333333310° N, 125° O | |
Areo | 1 798,61 km² (179 861 ha) [+] | |
Loĝantaro | 429 573 [+] (1-a de majo 2020) | |
Guberniestro | Damian Mercado (ekde 30-a de junio 2016) | |
Poŝtkodo | 6600–6618 [+] | |
Kodo | PH-08 | |
Suda Lejteo | ||
Vikimedia Komunejo: Southern Leyte [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Abrao · Norda Agusano · Suda Agusano · Aklano · Albajo · Antiko · Apajao · Aŭroro · Basilano · Bataano · Batanoj · Batangoj · Bengeto · Bilirano · Boholo · Bukidnono · Bulakano · Cebuo · Norda Davao · Okcidenta Davao ·Orienta Davao · Suda Davao · Dinagata Insularo · Gimaroj · Ifugao · Norda Iloko · Suda Iloko · Iloilo · Isabelo · Kagajano · Kalingo · Nordaj Kamarinoj · Sudaj Kamarinoj · Kamigino · Kapiso · Katanduanoj · Kavito · Kezono · Kirino · Kompostela Valo · Kotabato · Suda Kotabato · La-Unio · Laguno · Norda Lanao · Suda Lanao · Lejteo · Suda Lejteo · Magindanao · Marinduko · Masbato · okcidenta Mindoro · Orienta Mindoro · Okcidenta Misamiso · Orienta Misamiso · Monta Provinco · Okcidenta Negroso · Orienta Negroso · Nova Ekijo · Novaj Biskajoj · Palavano · Pampango · Pangasinano · Rizalo · Romblono · Samaro · Norda Samaro · Orienta Samaro · Saranganio · Sikijoro · Sorsogono · Sultan-Kudarato · Suluo · Norda Surigao · Suda Surigao · (Ŝarif-Kabunsuano, disputata) · Tarlako · Tavi-Tavio · Zambaloj · Norda Zamboango · Suda Zamboango · Zamboango Sibugaja
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Suda Lejteo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.