Starbucks estas usona kafa firmao, bazita en Seatlo.
Starbucks estas la plej granda kafeja ĉeno en la mondo, kun 23 450 vendejoj, inkluzive de 12 128 branĉoj en Usono, 1 716 en Ĉinio, 1 330 en Kanado, 1 079 en Japanio kaj 808 en Britio. Starbucks estas fondita en 1971 de Jerry Baldwin (instruisto pri la angla), Zev Siegl (instruisto pri historio) kaj Gordon Bowker (verkisto) . En 1987 la fondintoj vendis la kompanion al sia eksdungito Howard Schultz, kiu rapide ekspansiigis la kompanion. De 1987 ĝis 2007, malfermiĝis, averaĝe, du novaj vendejoj ĉiutage. Komence nur en Seatlo, post 1987 malfermiĝis ejoj en la usona Mezokcidento kaj Brita Kolumbio. En 1991 Starbucks malfermis sian unuan butikon en Kalifornio. La unua vendejo ekster Usono kaj Kanado estis malfermita en Tokio en 1996.
Starbucks | ||
---|---|---|
manĝofaranta firmao • negoco • café chain • entrepreno • publika kompanio • butikĉeno vd | ||
Dum | 30-a de marto 1971 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Jerry Baldwin • Gordon Bowker • Zev Siegl vd | |
Sidejo | Seatlo | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Kevin Johnson • Howard Schultz • Laxman Narasimhan | |
Dungitoj | 191 000 (stato: 2014) | |
Agokampo | kafo • Frappuccino | |
ISIN-kodo | US8552441094 | |
filiaj kompanioj | Teavana • Tazo • Seattle's Best Coffee • Ethos Water • Hear Music vd | |
Posedataj kompanioj | Seattle's Best Coffee • Teavana vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Je la 10-a de marto 2022, Starbucks ĉeestas en 66 landoj kaj teritorioj.
Afriko | Norda Ameriko | Oceanio | Suda Ameriko | Azio | Eŭropo |
---|---|---|---|---|---|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Starbucks, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.