SoundCloud estas interreta sonplatformo kiu permesas al sonproduktantoj alŝuti, registri, reklami kaj kunhavigi siajn originajn kreitajn sonojn.
SoundCloud | ||
---|---|---|
interkona retejo • interreta servo • music streaming service • cifereca distribuado • online community vd | ||
Dum | aŭgusto 2007 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Retkomunumo | |
Fondintoj | Eric Wahlforss • Alexander Ljung vd | |
Sidejo | Londono (jura sidejo) Berlino (Branĉo Germanio) | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o |
| |
Dungitoj | 247 (2017) | |
Spezosumo | 108 milionoj de EUR (2018) | |
Agokampo | Muzika industrio, enreta muzika servo (de) | |
TTT | soundcloud.com | |
La ĉefa trajto de SoundCloud estas, ke la platformo permesas al uzantoj alŝuti sian muzikon per unikaj URL-oj. Tio ebligas integrigi sondosierojn ie ajn interrete, tiele ke la integritaj ligiloj ('embedded links') prezentiĝas kiel la muzikludilo de la platformo. Tiamaniere, premante la ludbutonon, vi povas ankaŭ aŭskulti la sondosierojn en aliaj retejoj, kio faciligas distribuadon de la muziko. Facebook kaj Twitter ofte estas kombinitaj kun SoundCloud por atingi pli larĝan publikon.
La sondosieroj videblas kiel sonondoj ("waveforms").
Alia grava trajto estas la kapablo sekvi aliajn uzantojn kaj "ŝati" aŭ "reposti" iliajn alŝutitajn dosierojn. Sekvante aliajn uzantojn, iliaj alŝutoj aperas en la tiel nomata 'fluo'.
La dosierformatoj apogataj de SoundCloud estas AIFF, WAVE (WAV), FLAC, ALAC, Ogg, MP2, MP3, AAC, AMR kaj WMA.
EthnoCloud, platformo por kunlabori malkovri kaj akceli etne kaj kulture inspiritan muzikon en ĉiuj ĝenroj kaj ĉiuj regionoj de la mondo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article SoundCloud, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.