Sonregistrejo estas establaĵo por registrado kaj prilaborado de sonaj aperaĵoj.
Je tio povas temi pri ĉiaspeca muziko, ankaŭ pri parolo kaj bruoj por radioofoniaj kaj televidaj kontribuoj, kinofilmaj sonoj aŭ sonkreitaĵoj por komputilaj ludoj.
Sonregistrejoj staras en la valorkrea ĉeno de la muzikeldonado tute supre, deĉar ili produktas per preta mastro aŭ prabendo la por la amasa produktado de la sonregistraĵoj. Ofte ili ankaŭ produktas la specimenregistraĵojn, per kiuj muzikistoj sin prezentas je diskeldonejoj. Tial estis konsekvence, ke ĉi lastaj akiris proprajn sonregistrejojn; tiel muzikhistorie ankaŭ komenciĝis. Krom ĉi tiuj firmaopropraj sonregistrejoj tamen ankaŭ establiĝis pli malfrue ankaŭ sendependaj sonregistrejoj. Dum kiam firmaopropraj sonregistrejoj plejparte nure surbendigas por la apartenaj diskeldonejoj, la sendependaj sonregistrejoj dependas de la laŭmenda produktado. Jen evoluis peranto inter sonteĥniko, sonideoj kaj komercaj kapabloj – la muzikproduktisto. Dum kiam en sendependaj sonregistrejoj la botelkolo troviĝis resp. troviĝas, firmaopropraj sonregistrejoj staras pro la kontrolo de la fiksaj kostoj sub eluzopremo. Ambaŭ kune observas ĉiam la evoluon de la sonregistra teĥniko, por povi ĉiam oferti la plej aktualan teĥnikan staton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sonregistrejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.