Slovake.eu: Multlingva reta platformo por lerni la slovakan lingvon

Slovake.eu (ankaŭ konata sub la projektonomo Slovak Online) estas TTT-paĝo, kiu ofertas senpagan interretan kurson de slovaka lingvo per metodo E-lernado.

Ofertitaj lingvaj kursoj de diversaj niveloj (A1 kaj A2 de komuna eŭropa referenckadro estas dividitaj en laŭtemajn ĉapitrojn kaj enhavas ankaŭ son- kaj videoregistraĵojn. La paĝaro ofertas krom tio gramatikon kaj ortografion de slovaka lingvo, vortaron, lingvajn ludojn, bazajn informojn kaj interesaĵojn pri Slovakio kaj slovaka lingvo, bibliotekon kaj eblecon komuniki kun aliaj uzantoj per tekstaj mesaĝoj.

Slovake.eu
Slovake.eu
Slovake.eu
retejo
Priskribo Plurlingvara retejo por lerni la slovakan lingvon
Retadreso http://slovake.eu/eo/
Lingvo(j) Germana, Angla, Franca, Litova, Pola, Slovaka, Esperanto
Posedanto E@I
Registriĝo libervola
Fondiĝo 13-a de marto 2011
Stato aktiva
Slovake.eu: Multlingva reta platformo por lerni la slovakan lingvon
Slovake.eu: Multlingva reta platformo por lerni la slovakan lingvon
vdr

La paĝaro estas celita al eksterlandanoj, kiuj vivas en Slovakio, partneroj en miksa edzeco, loĝantoj en limregionoj, Slovakoj, kiuj vivas en eksterlando, slovakistoj, slavistikistoj, enmigrintoj, studantoj kaj turistoj. Nuntempe la paĝaro havas 7 lingvajn versiojn: ĉeĥan, germanan, anglan, esperantan, franca, litovan, polan kaj slovakan.

Tiu ĉi unika projekto kreita laŭ spertoj kun administrado de paĝaro lernu! estas subtenata de Eŭropa Komisiono en la kadro de programo KA2 — lingvo, programo de Tutviva Lernado. Realiganto de projekto estas E@I, partneroj estas Lingvistika instituto de Ľudovít Štúr de Slovaka scienca akademio (Slovakio), Studio Gaus (Germanio), Universitato en Vilno (Litovio), Akademio de komputila scienco, manaĝerado kaj administrado en Varsovio (Pollando) kaj Slovaka centro en Londono (Britio).

Slovake.eu: Multlingva reta platformo por lerni la slovakan lingvon
Membroj de la teamo de Slovake.eu dum akcepto ĉe Jozef Božik, urbestro de Partizánske, la 9-an de aŭgusto 2011.


Literaturo

Aperis kelkaj raportoj pri la paĝaro:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

E-lernadoGramatikoKomuna eŭropa referenckadroLudoOrtografioSlovaka lingvoSlovakioSonoTTT-paĝoVideoVortaro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

KomercistoBurbonojBBCCentra Litovio 1920-1940AfrikoEŭropa MaldekstroJido (lingvo)ParazitoAlianca interveno en RusioVentroItala lingvoSankta LucioAngla skriboSudĉina maroKreismoPradietoAtlasa MontaroEsperantoHabsburgojRegionoj de ItalioMezepokoKoreioMilena VelbaTungroQuempervenSuda OceanoLa Divina CommediaĴe kun tremaoAisneDelhioMaŭritanioHispanioChris PrattAmerika blanka ibisoOra bovidoZoltán PeskóMalluma materioTritikoMangaoMeloMolière1834Agustín de Iturbide1950Madama ButterflyLondonoStir-helpa sistemoAkademioBaratoRomoVilkijaNarmadoBranoStains1795Administra divido de RusioChristian UdeUneskoMaišiagalaWilmington (Delavaro)VeisiejaiEsprimo (matematiko)ElĉoOPELOaklandKontraŭreĝoFutbalo🡆 More