Slovakio ekde la 1-a de majo 2004 estas ŝtatomembro de la Eŭropa Unio, sed tio ne aŭtomate signifis transprenon de la komuna valuto.
Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Slovakio aliĝis la 25-an de novembro 2005, kaj nur ekde la 1-a de januaro 2009 eŭro anstataŭigis la ĝistiaman nacian valuton, la slovaka krono.
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Slovakio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La slovakajn eŭro-monerojn produktigas la slovaka nacia banko.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Eŭro-moneroj | |
---|---|
Eŭrozono | |
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| |
Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
Pri la dezajno de la slovakaj eŭro-moneroj decidis publika konkurso. La rezulto estis jena:
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Slovakaj eŭro-moneroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.