Simon Arnauld De Pomponne

Simon ARNAULD, sinjoro kaj sekve markizo de Pomponne (naskiĝis en 1618 en Parizo - mortis la 26-an de septembro 1699 en Fontainebleau) estis franca diplomato kaj ministro pri eksteraj aferoj dum la reĝado de Ludoviko la 14-a.

Simon Arnauld de Pomponne
Simon Arnauld De Pomponne
Persona informo
Naskonomo Simon Arnauld
Naskiĝo 11-an de novembro 1618 (1618-11-11)
en Parizo
Morto 26-an de septembro 1699 (1699-09-26) (80-jaraĝa)
en Fontanbelo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Robert Arnauld d'Andilly
Infano Henri-Charles Arnauld de Pomponne
Okupo
Okupo politikistodiplomato
Simon Arnauld De Pomponne
Simon Arnauld De Pomponne
vdr
Simon Arnauld De Pomponne
Simon Arnauld, markizo de Pomponne

Li komencis sian diplomatan karieron per misio al Mantova en 1654. Sekve, li spertis provizoran malfavoron ĉar li estis la amiko de Nicolas Fouquet, kiu estis arestita de la reĝo pro ĵaluzo. Li estis tiam ekzilita al Verdun ekde 1662 ĝis 1665, sed konservis multajn amikecligilojn ĉe la reĝa kortego. Li fine retrovis favoron de Ludoviko la 14-a.

Pliposte, li fariĝis la franca ambasadoro en Svedio ekde 1665, kaj en Nederlando en 1669. Li efike preparis la Francan-Nederlandan militon per la akiro de la amikeco de Svedio. Li sekve revenis al Francio por fariĝi la nova ministro pri eksteraj aferoj, anstatauinte Hugues de Lionne. Li estis unu el la ĉefaj traktintoj de la traktato de Nijmegen, en 1678.

Post la Franca-Nederlanda milito, li ne akordiĝis pri la agresiva politiko de la reĝo ĉe la orientaj limoj de la reĝlando, precipe pri la "kuniga politiko". Li estis do anstataŭigita de Charles Colbert de Croissy, la frato de Jean-Baptiste Colbert, sed restis la amiko de Ludoviko la 14-a ĝis sia morto.

Tags:

1618169926-a de septembroDiplomatioFontainebleauFrancioLudoviko la 14-aParizo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

NeŭroleptoLupenoAŭstrioUnuiĝinta Reĝlando2020-aj jarojDrăgăneștiHronský BeňadikJ. C. O'ConnorVoksignoBenzilacetonoSebișRapidresponda kodoCurlieFratoj GrimmPilszczSesdeknaŭo (seksa pozicio)Universitato HarvardLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoHimalajoCho Sung HoUrengoja minejoGimnastikejoAnnie BakerSudafrika pingvenoKromproduktoSomera tempoLurcy-LévisChotýšanyOceanografioIneu (Arad)Listo de ĝemelaj urboj laŭ landonomoPugoBenicarló-Peñíscola (stacidomo)AnimalizeElipsa kurboMalneta enlanda produktoJapanioAitor AranaCisjordanioFluganta SpagetmonstroFondaĵo VikimedioStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojC++The New York TimesAmpallangLatinida lingvaroDistrikto Castelo BrancoJacques CartierISO 3166-1Naŭatla lingvoAma orientiĝoRSS23-a de apriloListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoBéla Bakosglubendo1-NoninoYoussef HindiPublika havaĵoMerkredoKontraktoInterretoJózsef Nemes-Lampérth2013🡆 More