Shennong: ĉina dio-reĝo

Shennong aŭ Ŝennongo estis legenda estro de la tribo Jiang antaŭ pli ol 5 000 jaroj.

En tiu epoko Shennong, kvankam estante tribestro, tutjare laboris en la kampo same kiel ordinaraj membroj de la tribo. Dum kamplaborado li inventis la plej fruan agrikulturilon en Ĉinio, kio grandamezure akcelis la disvolviĝon de agrikulturo. Pro lia granda kontribuo al la agrikultura disvolviĝado, oni honorigis al li la titolon Dia Farmanto.

Shennong
Shennong: ĉina dio-reĝo
Persona informo
Okupo
Okupo gentestro
Shennong: ĉina dio-reĝo
Shennong: ĉina dio-reĝo
vdr

La epoko de Shennong estis la frua periodo de patriarko. En la socio ne estis ekspluatado kaj subpremado, kaj la popolanoj kunekzistis egalece kaj amike. Laŭ historiaj notoj, kiam Shennong estis la tribestro, la viroj faris kamplaborojn ekstere, dum la virinoj faris teksadon hejme. Oni ne bezonis malliberejon nek punadon por fari administradon kaj regadon. Estis nek armeo nek polico.

Shennong estis ankaŭ la plej frua medikamenta specialisto en Ĉinio. Laŭ legendo Shennong iris al diversaj montoj kaj kampoj por kolekti malsamajn kuracplantojn. Por koni la karakteron de tiuj herboj kaj radikoj, li gustumis ĉiujn specojn. Pro tio li ofte veneniĝis. Li ankaŭ verkis libron kun la titolo La libro pri herboj kaj radikoj de Dia Farmanto, en kiu registriĝis diversaj receptoj por kuraci diversajn malsanojn.

Shennong rimarkis, ke nemalmultaj homoj ne povas produkti aĵojn, kiujn ili bezonas, sed produktas grandakvanton da aĵoj, kiujn ili ne bezonas tiom multe. Li do proponis, ke ili portu siajn aĵojn al iu loko por fari interŝanĝon. Tiel naskiĝis la plej frua bazaro en Ĉinio.

Por ke homoj amuziĝu post kamplaboro, Shennong kreis 5-kordan muzikan instrumenton.

Shennong regis la tribon dum 140 jaroj. Poste li estis anstataŭigita de Huangdi.

Eksteraj ligiloj

Tags:

AgrikulturoLegendoTriboĈinio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Zjablikovo (stacio de Moskva metroo)Malalta ĉambroŜarko1-HeksinoClermont-de-l'Oise (stacidomo)Sankta KompanioLouis-Christophe Zaleski-ZamenhofMoncofaBenito MussoliniSârbiAnuslekadoNord-KoreioKladruby (distrikto Strakonice)MojosaCDATA30-a de martoFrancisco FrancoMustafa Kemal AtatürkEŭropa Ligo de UEFABankostumoSanoAcetatoJosé Moreno GansOradeaOrtezoJavaScriptC++Burgo HoheneckenUrboAlgemesí (stacidomo)1922FragoListo de studentoj en Akademio de SelmecEldomigo2006Adolf HitlerPalenganAnusa seksumadoPu SonglingDublinoNooBakuparioParnasa GvidlibroArdenoj1932Alzira (stacidomo)ŜnurbankalsonetoBoris PistoriusTurfo10 HigiaSeksa pozicioMeloEŭropa UnioLitkovriloMediaGoblinLinus TolkePapilioKontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de UsonoAlproksimantoŜtonumo de la diabloTaja lingvoGoogleAngla lingvoInternacia Fonetika AlfabetoProbal Dasgupta🡆 More