Seweryn NOWAKOWSKI (naskiĝis la 8-an de januaro 1894 en Piotrków Trybunalski, mortis en Sovetunio) - la lasta antaŭmilita urbestro de Bjalistoko.
Seweryn Nowakowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1894 en Piotrków Trybunalski |
Morto | verŝajne 1940 |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
En printempo 1931 pola ĉefministro nomumis lin la registara komisaro en Bjalistoko. En la posteno li laboris ĝis 1934 kaj tiam li iĝis la portempa urbestro de la urbo Bjalistoko. Post la komunuma baloto en 1935 oni elektis lin urbestro. En oktobro 1939 post atako de Sovetunio al Pollando li estis arestita de NKVD kaj malliberigita en bjalistoka malliberejo. Post la forveturigo al Sovetunio oni ne plu ricevis informojn pri lia vivo.
Lia antaŭulo ĉe la posteno de bjalistoka urbestro estis Wincenty Hermanowski.
La 11-an de aŭgusto 1937, dum UK 1937 oni organizis pilgrimon de kongresanoj al Bjalistoko. Tie la gastojn atendis Esperanto-programo organizita de Zamenhofa Esperanto-Societo. Kadre de la vizito ĉirkaŭ kvindek esperantistoj estis invititaj al la Urbodomo, kie okazis solena akcepto de Seweryn Nowakowski. La urbestro salutis la gastojn kaj esprimis la deziron de sukceso por la internacia lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Seweryn Nowakowski, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.