Senparenca lingvo estas lingvo, kiu ŝajnas ne esti parenca kun iu alia konata lingvo; do ĝi apartenas al unumembra lingva familio.
La sekva listo de senparencaj lingvoj estas pli-malpli kompleta por Afriko kaj Eŭrazio.
Pluraj el la lingvoj en la listo estas antikvaj lingvoj, kiuj eble havis parencajn lingvojn en sia tempo, sed tiuj ne konserviĝis. La senparencaj lingvoj de hodiaŭ eble estas la lastaj restaĵoj de iamaj lingvaroj, aŭ eble ili ja estas parencaj kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, sed la simileco estas ne plu videbla pro la ŝanĝiĝoj en ambaŭ lingvoj. Tamen, se du lingvoj devenas de unu komuna pralingvo, ĝenerale tio estas konstatebla eĉ post pluraj jarmiloj da aparta evoluado, do, se la eŭska, ekzemple, parencas kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, la komuna pralingvo devas troviĝi en tre fora pasinteco.
Lingvoj | Loko | Komentoj |
---|---|---|
Ajnua | Japanio | Endanĝerigita lingvo. |
Buruŝa | norda Pakistano | |
Etruska | Antikva Italio | Apenaŭ restas longaj tekstoj. Tial ĝi estas apenaŭ komprenata. |
Elama | Antikva Elamo | Lasta surskribo dum tempo de Aleksandro la granda. Hipotezoj volas ligi ĝin al dravida lingvaro aŭ la sumera. |
Eŭska aŭ vaska | Hispanio kaj Francio | Hipotezoj ligis ĝin al iu el kaŭkazia lingvaro aŭ al la ibera lingvo. |
Giljaka aŭ nivĥa | Rusio | |
Hadza | Tanzanio | Tradicie en la kojsana lingvaro |
Ĥatia | Antikva Turkio | |
Kalta aŭ nihala | Barato | |
Korea | Koreio | Certe estas strukturaj similaĵoj inter la japana kaj la korea, sed tio ne pruvas multe. Ofta tezo estas, ke la japana kaj la korea ambaŭ estas parencoj de la altaja lingvaro, sed tiun tezon ne konsentas la plejmulto de lingvistoj. |
Kusunda | Nepalo | |
Sandava | Tanzanio | Eble parenco de la koja lingvaro. |
Sumera | Antikva Sumero |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Senparenca lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.