Sankta-Marta, kies oficiala nomo estas Turisma, Kultura kaj Historia Distrikto de Sankta-Marta (mallongige: Sankta-Marta D.T.K.H.), estas kolombia urbo, ĉefurbo de la departemento de la Magdaleno.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Marta |
Ĝi estis fondita je la 29-a de julio 1525 de la hispana konkeristo Rodrigo de Bastidas. Sanktamarto estas la plej antikva ekzistanta urbo de Kolombio kaj Sudameriko.
Sankta-Marta | |||
hispane Santa Marta | |||
urbo | |||
Fotokunmetaĵo | |||
| |||
Oficiala nomo: Santa Marta | |||
Deveno de nomo: La nomo venas de Virgulino de Sankta-Marta (hispane Virgen de Santa Marta) | |||
Moto: La Magio de Enhavi Ĉion (his. La Magia de Tenerlo Todo) | |||
Kromnomo: La Perlo de Ameriko | |||
Lando | Kolombio | ||
---|---|---|---|
Departemento | Magdaleno | ||
Regiono | Kariba Regiono | ||
Distrikto | Distrikto Turisma Kultura kaj Historia | ||
Komunumo | 9 | ||
Historia regiono | La Granda Magdaleno | ||
Montaro | Neĝmontaro de Sanktamarto | ||
Konataj lokoj | La Katedralo de Sanktamarto, Quinta de San Pedro Alejandrino, Tajrona Parko | ||
Konstruaĵoj | Stadiono "Eduardo Santos", Bibliotekejo de la Respublika Banko, Muzeo de la Oro, Statuo de Pibe Valderrama, Lernejo Liceo Celedono, Rajda Statuo de "Simono Bolivaro", Universitato de la Magdaleno, Statuo de Rodrigo de Bastidas, Altaĵo de Zirumo | ||
Rivero | Rivero de Manzanaro | ||
Situo | Sanktamarto | ||
- alteco | 2 m s. m. | ||
- koordinatoj | 11° 14′ 0″ N 74° 12′ 0″ U / 11.23333 °N, 74.20000 °U | ||
Areo | 55,10 km² (5 510 ha) | ||
Loĝantaro | 414,387 (2005) | ||
Denseco | 186,63 loĝ./km² | ||
Fondita | 29 de julio de 1525 | ||
Estro | Carlos Eduardo Caicedo Omar (liberala) | ||
Horzono | UTC (UTC-5) | ||
Telefona antaŭkodo | 5 | ||
Situo enkadre de Kolombio | |||
Situo de Sanktamarto en la Departemento de Magdaleno | |||
Situo enkadre de Sud-Ameriko | |||
Vikimedia Komunejo: Santa Marta | |||
Retpaĝo: http://www.santamarta-magdalena.gov.co | |||
Portalo pri Kolombio |
La urbo troviĝas en la nordokcidenta parto de Kolombio. Ĉi tiu urbo situas ĉe la golfeto de sama nomo, Sanktamarto estas unu el la ĉefaj turismaj celoj de la kolombia Karibo. Ĝia situo inter la Sierra Nevada de Santa Marta (Neĝmontaro de Sankta-Marta) kaj la Kariba Maro faras ĝin alloga pro la bunteco de faŭno kaj flaŭro en la zono, aldone la urbo posedas vidindajn kulturajn kaj historiajn lokojn. Menciindas la fakto ke, je la 17-a de decembro 1830, la Liberiganto Simón Bolívar forpasis en la tiama bieno Caña de Azúcar (Sukerkano), nuntempe nomata Quinta de San Pedro Alejandrino (Vilao de Sankta Petro Aleĥandrino), kiu tiam troviĝis ekstere de la urbo. Tial, la Kolombia Konstitucio en la jaro 1991 donis al Sanktamarto la distingon de Turisma, Kultura kaj Historia Distrikto.
Ĝia areo estas tre loĝata kaj la plej granda komercaktiveco staras en la tradicia centrozono, proksime de la bazarplaco. La plano de la urbo enkadras inter la Carrera Primera (Unua stratokuro), la Calle 22 (22-a strato) kaj la Avenida del Ferrocarril (Fervoja Avenuo), ĉirkaŭas la historian centron kaj la komercan areon de la urbo.
La simboloj de la urbo de Sanktamarto estas la dukolora flago (kunmetita el blanka kaj ĉielblua koloroj), kaj ankaŭ la ĉielbluranda blazono (inter la supra ĝis la malsupra parto troviĝas tri bildoj: La Virgulino Maria, turego kaj malgranda boato kun kvar remiloj.
La sanktamarta flago estas dukolora: blanka kaj blua; la blanka koloro signifas la pacon, ĉiuj unuiĝintaj senrankore en la tero. La blua koloro estas la ĉielo, estas la maro, estas la magia horizonto kaj arĝentokoloraj montoj.
La urbo ne certis bone pri sia armea blazonŝildo, grandparte pro internaj militoj, tertremoj, incendioj, piratado kaj krome perfortaj agadoj ke la urbo eltenis dum la hispana konkerado kaj eĉ la kolonio.
Blazonaĵo
|
Ekde la monato de majo de 1929, la urbestrejo de Sanktamarto ekuzis en sia leterfronto la blazonŝildon de turego kun la boato de kvar remiloj, ĉar ĝi estis konsiderita la plej antikva de la blazonoj en kiuj estis elmontrita la urbo. Tamen ĉi tio ellasis aparte la Senmakulan Koncipitecon kiu estis permesita de la hispana monarĥo en 1774; ekde la komenco de 1951 la municipa administrado inkludis la Virgulinon en sian blazonon, kiel estas hodiaŭe.
Antaŭ la alveno de la eŭropaj homoj la amerika kontinento estis loĝata de indiĝenoj, kies origino precipe en Sanktamarto estas tre malfacile determinebla, ĉar por situi en la nordparto de Sudameriko kaj pli ekstreme norda de Kolombio, ĉi teritorio spertis la migrantan indiĝenan paŝon ĉie aliloke.
La praloĝantoj kiuj definitive alvenis por setli la teritorion formis apartigitajn grupojn sur la topografia komplekso, kun pli-malpli malsimilaj kulturoj. Inter ili elstaras la Tajrona Kulturo, kiu havis grandan influon al la Kariba Regiono de Kolombio, kaj situas je la alnorda flanko de la Neĝmontaro de Sanktamarto.
La tajronoj formis loĝ-areojn kun multenombraj loĝantoj. Ilia ekonomio estis esence agrokultura; ili terkultivis maizon, bataton (dolĉan terpomon), ananason kaj aliajn produktaĵojn per progresinta tekniko, sistemo de terasoj kaj akvumado. La tajronoj interŝanĝis siajn produktojn kun aliaj indiĝenaj triboj de la interno de la lando; do la smeraldoj alvenis ĝis la kariba marbordo. La tajronoj ankaŭ ekspluatis la salon kaj laboris la oron en orbatadon aŭ oraĵ-arton.
En 1524 Rodrigo de Bastidas kapitulacis al la gubernio de Sanktamarto kiu korespondadis la teritoriojn ekde Cabo de la Vela (Kabo de la Kandelo ) al riverbuŝo de la Magdalena Rivero, la responso pri ĉi gubernioj falis nure sur la kapitulacanto kaj neniel sur la hispana monarkio. Tial, estis responso de la konkistadoro la fondo de vilaĝoj, la allogo de kolonianoj, la alportado de semoj, ĉiaspeca brutaro kaj sklavoj. Bastidas, alvenis je 1525 kaj fondis Sanktamarton kiel ĉefurbo kaj haveno. Liaj intencoj kun tiuj ĉi teritorioj male la aliajn konkistadorojn, ĉar Bastidas revis restadi tutvive en ĉi novaj teritorioj. Pro ĉi determinacio, la ideoj de Bastidas pri la sklaveco kaj la utiligitaj metodoj por la elfosado de naturaj resursoj estis kontraŭaj al la plejparto de siaj aliaj rivaloj, pro tio li estis atakita per recivitaj frapoj, li poste forpasis. Anstataŭe de Bastidas estis nomumita kiel guberniestro Rodrigo Álvarez Palomino.
Ekde Sanktamarto foriris konkerintaj ekspedicioj; la plej grava ekspedicio estis de Gonzalo Jiménez de Quesada, ke kulminis kun la eltrovo de la Sabana de Bogoto kaj la fondiĝo de Santa Fe (Sanktafido).
La koloniado de la gubernio de Sanktamarto komenciĝis per la alveno de la goberniestro Lope de Orozco en 1596, per lia administrado efektiviĝis kelkaj plibonigoj, li organizis la agrokulturon kaj la bestobredadon, kaj li starigis rilatojn kun la indiĝenoj. La indiĝenoj estis alportitaj de la hispananoj por plibonigi la grundon. Sanktamarto samkiel Kartageno estis celoj de rejdoj de piratoj aŭ filibustroj kiuj dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj dispredis ilin plurfoje.
Kiam estis kreita la Virreinado de la Nueva Granada (Vicreĝado de Novagranato) en 1724, la regiono konservis sian provincan karakteron. En 1724 la Vicreĝado estis suspendita, sed estis denove restarigita en 1746, la registara sistemo konserviĝis ĝis la sendependa epoko.
La socia, politika kaj armea movado plej konata kiel la Sendependo de Kolombio, inter 1810 al 1820, havis eĥon de la hispanianoj kaj kreoloj, kiuj loĝis la Provincon de Sanktamarto.
Sekve resumeblas la kronologio de la sendependo de la Provinco de Sanktamarto, en kiu deplojiĝis la armea geniulo Simón Bolívar, kun la sukcesa kampanjo de la Malalta Magdaleno.
Urba Areo : La urba strukturo de Sanktamarto estas difinita po naŭ komunumoj. | Rura Areo : La eksterurba areo komponas sin de kunregimentoj kaj de urbaj setlejoj kiaj: |
|
|
La municipa konsilio de Sanktamarto per akordo Nº 9 de Julio de 1949 en sia 2-a artikolo deklaris kiel oficiala himno de la urbo de Sanktamarto, ĉi tiun himnon, kies beletro estas de la poeto Mariano Barreneche kaj la muziko de la sanktamarta komponisto Roberto Linero de Castro, la Himno estis deklarita civileca por la Socio de Publikaj Plibonigoj en malferma konkurso ili konfirmis ĉi tiun akordon, la tiama konsilia prezidinto Aquileo Lanao kaj la sekretariisto Enrique Estrada.
Geografia Pozicio |
---|
|
La urbo estas hodiaŭ grava havenejo kaj turisma centro, pro siaj rimarkindaj historio kaj kulturo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sankta-Marta, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.