Sangorrín estas senhoma loko, kiu apartenas al municipo Longás de komarko Cinco Villas en provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono.
Sangorrín | |
---|---|
forlasita vilaĝo | |
Administrado | |
Demografio | |
Geografio | |
Sangorrín estas ankaŭ monto en la municipo Longás, ĝuste en la limo kun la municipo Bailo de komarko Jacetania.
La historiisto Agustín Ubieto Arteta dokumentas la variantojn "Sangorrin", "Sangorrine", "Sangerriu", "Sangurrin" kaj "Santgorrin". Tiu ĉi lasta variaĵo de la loknomo aperas en tekstoj de la 15-a jarcento el la "Fondo Sastago". et a prender nueuament si necesario sera possession de los lugares de Biell, Longars, Lobera, Yuerre, del Frago xeu llas Piqueras e Santgorrín e de qualesquiere...
La loko Sangorrín situas en la norda parto de la municipo Longás, tre proksime de la municipaj limoj de Bailo kaj Bagüés ĉe la piedo de la monto Sangorrín, de kiu li prenis sian nomon. Sangorrín situas proksime de la areoj "Puy Daras" kaj "Hoya Huerto".
La monto Sangorrín estas 1.228 metrojn alta super la marnivelo.
Laŭ Agustín Ubieto Arteta, la unua apero de la loknomo estis en 970 (994 laŭ la hispana erao), kolektita en la eldono de Antonio Ubieto Arteta de la Cartulario de San Juan de la Peña I.
En loko nomata Sangorrín, sur la deklivo de la samnoma monto troviĝas kelkaj ruinoj, kie oni gardis brutojn antaŭ malmulte da jaroj kaj ili estas konataj kiel "Corral de Sangorrín".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sangorrín, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.