Sancho Abarca estas vilaĝeto en la komarko Cinco Villas, kiu apartenas al la municipo Tauste, en provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono.
Sancho Abarca | |||
---|---|---|---|
loĝloko | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50669 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 1° 16′ U 41.985491-1.27056741° 59′ N, 1° 16′ U [+] | ||
Areo | 0,15 km² (15 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sancho Abarca [+] | |||
Ĝi portas la saman nomon kiel la ermitejo de la "Virgulino de Sancho Abarca", patronino de Tauste, kiu estas en la plej alta parto de la Bardena.
La urbeto Sancho Abarca situas je 293 m sur la marnivelo.
Ĝia distanco al Tauste estas iom pli ol 8`5 km, kaj ĝia distanco al la aragona ĉefurbo Zaragozo estas 54 km.
Sur la placo kaj antaŭ la administra kvartala urbodomo, troviĝas la preĝejo, kiu, kiel kojno, dividas la cirkuladon per du simetriaj stratoj. Ĉi tiu spaco havas altiran potencon.
Sancho Abarca estas unu el la 15 koloniigaj vilaĝoj, kiuj estis konstruitaj en Aragono kaj Navaro inter 1953 kaj 1960, ene de la "Ĝenerala Plano por Koloniigo" de la irigacia zono de "Bardenas", aprobita en 1954.
La komenca projekto de 1954 inkludis 84 domojn, kaj alvenis tien 80 familioj, sed poste tiu nombro estis pligrandigitaj ĝis 131 kaj tiam estis pli ol cent familioj en la koloniiga urbeto. La konstruado de la domoj estis kompletigita en 1959 kaj ĝiaj unuaj setlantoj ekloĝis en 1963, la plimulto venanta de la urboj Tauste kaj Castejón de Valdejasa.
La arkitekto Carlos Sobrini Marín projektis centran placon, en kiu troviĝis la plej gravaj konstruaĵoj de la urbo: la urbodomo, la preĝejo, la sindikatejo, la lernejo, kaj la domoj situis ĉirkaŭ tiu centra areo.
La kvartalo "Sancho Abarca", de la municipo Tauste, festis sian duonjarcenton de vivo en 2013, kiel koloniigurbo enkadrigita ene de la Bardenas irigaci-sistemo. Ĝi estis fine fondita en 1963.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sancho Abarca, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.