La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio, inkluzive de San-Marino.
€ |
La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La san-marinajn eŭro-monerojn produktigas la itala ŝtata stampejo Istituto Poligrafico e Zecca Dello Stato en Romo.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Eŭro-moneroj | |
---|---|
Eŭrozono | |
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| |
Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
La naciajn flankojn de la san-marinaj moneroj desegnis la skulptisto František Chochola el Hamburgo, kies inicialoj "Ch" aperas sur la moneroj. Gravuris ilin Ettore Lorenzo Frapiccini, kies inicialoj "ELF" same aperas kun la latina mallongigo "INC" (incidit = gravuris); krome ĉiu monero portas la skribon "San Marino" kaj literon "R" (por Romo).
Ĉiuj ok san-marinaj eŭro-moneroj havas malsamajn desegnaĵojn.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
1,00 € | 2,00 € | randoteksto de 2 € |
alterne * * kaj cifero "2", po ses-foje, do entute 12 steloj | ||
De 2004 ĉiu eŭro-lando rajtas unufoje jare eldoni specialan moneron de du eŭroj. Tia specialaj eldonoj estas validaj pagiloj en la tuta eŭro-zono. San-Marino ĝis nun eldonis specialajn monerojn pri jenaj temoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article San-Marinaj eŭro-moneroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.