Sampdoria Genova (oficiale Unione Calcio Sampdoria S.p.A.) estas futbalklubo el la italia urbo Ĝenovo, kiu en la sezono 2011/12 konkuris en la dua itala ligo, Serie B, kaj en 2012/2013 transiras al la unua ligo.
Sampdoria Genova | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • futbalteamo | |||
Kluba nomo | Unione Calcio Sampdoria S.p.A. | ||
Kromnomo | Blucerchiati, (la) Samp, (il) Doria | ||
Fondita | la 12-an de aŭgusto 1946 | ||
Stadiono | Stadio Luigi Ferraris | ||
Kapacito | 36 536 | ||
Prezidanto | Massimo Ferrero | ||
Trejnisto | Andrea Pirlo | ||
Ligo | unua ligo Serie A | ||
2020/21 | 9-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.sampdoria.it | ||
| |||
Siajn hejmajn matĉojn la klubo (en la itala oni kutime diras „la Sampdoria“, do uzas inan difinitan artikolon antaŭ la nomo) okazigas en la stadiono Luigi Ferraris, kiun la klubo dividas kun la loka rivala klubo Genoa.
Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Andrea Pirlo.
La klubo Sampdoria fondiĝis la 12-an de aŭgusto 1946. Ĝi ekestis per fuzio de la du kluboj SG Sampierdarenese Genova kaj SG Andrea Doria, el kies nomeroj kreiĝis la nova kluba nomo Sampdoria. Ekde tiam la unua vira teamo de la klubo plejparte konkuras en la unua itala ligo de futbalo, nomata Serie A, sed ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj ne havis grandajnsukcesojn.
En 1984/85 la kluba teamo gajnis la italan pokalon, post finala matĉo kontraŭ la klubo AC Milano. Ĝis la jaro 1994 aldoniĝis tri pliaj pokalvenkoj. Per tiuj sukcesoj la klubo plurfoje kvalifikiĝis je la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj, kie la kluba teamo ankaŭ furoris. En la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj de 1988/89 la ĝenova teamo unuafoje atingis la finalon, sed malvenkis kontraŭ la teamo de la kataluna klubo FC Barcelona. Sed jam sekvajare la ĝenova teamo ree estis en la finalo kaj venkis kontraŭ la flandra klubo RSC Anderlecht. Gianluca Vialli faris ambaŭ genovajn golojn en tiuj matĉo, ambaŭ nur en la plilongiga fazo.
La plej grandan sukceson de la kluba historio la ĝenovanoj havis en la sekva sezono 1990/91, kiam ili venkis la italan ĉampionadon antaŭ la klubo AC Milano. Per tio la ĝenovanoj kvalifikiĝis je la Eŭropa pokalo de pokalvenkintoj de la sezono 1991/92, kie la teamo Sampdoria en la finalo ree renkontis la katalunan teamon de FC Barcelona kaj ree malvenkis.
Gvidanto de tiu sukcesa teamo estis la jugoslavia futbaltrejnisto Vujadin Boškov, kiu trejnis la teamon Sampdoria de 1986 ĝis 1992. Gravaj futbalistoj de tiu tempo estis interalie golisto Gianluca Pagliuca, defendisto Pietro Vierchowod, mezpoziciisto Attilio Lombardo kaj la atakistoj Gianluca Vialli kaj Roberto Mancini.
Post la jaro 1994 ne eblis reatingi tiajn sukcesojn. Kvankam ĝis la jaro 1998 la teamo restis inter la naŭ plej bonaj de la unua itala ligo, en 1999 atingiĝis nur la 16a pozicio kaj sekvis la transiro al al dua itala ligo. Nur en 2004 sukcesis reveno al la unua ligo.
La plej grandan sukceson de la pli juna kluba historio la teamo havis en la sezono 2009/10, kiam ĝi atingis la kvaran pozicion kaj rajtis partopreni la kvalifikiĝon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA 2010/11. En la lasta kvalikikiga fazo ĝi tamen malvenkis kontraŭ la germania teamo Werder Bremen. La sekva seniluziiĝo sekvis rapide, ĉar en 2011 la teamo havis nur la 18-an pozicion de la unua itala ligo kaj retransiris al la dua ligo.
Sekvajare tamen la klubo per transiropoziciaj matĉoj kontraŭ la teamoj US Sassuolo Calcio kaj AS Varese revenis al la unua ligo.
Internacie
Nacie
Internacie
Nacie
italia futbalisto de la jaro - premio Guerin d'Oro (4)
italia futbalisto de la jaro - premio Oscar del Calcio (1)
en la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj (1)
en la Itala ligo Serie A (3)
|
(stato: 15-a de junio 2021; indikitaj estas ĉiuj oficialaj matĉoj kaj goloj)
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sampdoria Genova, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.