Saksa Svislando (germane Sächsische Schweiz) estas la nomo de la germana parto de Elba Grejsmontaro.
Konforme al la unueco de tiu ĉi pejzaĝo kaj al la translima funkcio de Esperanto rekomendindas kolekti la informojn pri Saksa Svislando kaj Ĉeĥa Svislando grandparte kune sub la nocio Elba Grejsmontaro.
La nomon Saksa Svislando origine kreis la svisaj pentristoj Adrian Zingg kaj Anton Graff, kiuj loĝis en Dresdeno. Kiam en 1766 ambaŭ tramigris la montaron ĝi rememorigis al ili la hejmlandon. Kvankam la komparo kun alpa pejzaĝo estas klare troiga, dum la aŭroro de la epoko de la romantismo ĝi estis entuziasme akceptita. Ankoraŭ hodiaŭ la tradicia nomo "Saksa Svislando" estas pli populara ol la geografie korekta Elba Grejsmontaro.
Saksa Svislando | |
germane Sächsische Schweiz, ĉeĥe Saské Švýcarsko | |
montaro | |
Ponto kuniganta la rokensemblon Bastei | |
Oficiala nomo: Sächsische Schweiz | |
Lando | Germanio |
---|---|
Regiono | Saksio |
Distrikto | Sächsische Schweiz |
Historia regiono | Saksio |
Parto de | Elba Grejsmontaro |
Najbaras kun | Bohema Svislando |
Akvejo | Elbo |
Situo | Großer Zschirnstein |
- alteco | 560 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 51′ 23″ N 14° 10′ 34″ O / 50.85639 °N, 14.17611 °O |
Geologia konsisto | grejso, bazalto |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Germanio | |
Vikimedia Komunejo: Saxon Switzerland | |
Portalo pri Geografio |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Saksa Svislando, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.