Sámuel Havadtőy , laŭ hungarlingve kutima nomordo Havadtőy Sámuel, tutmonde konata kiel Sam Havadtoy estas hungara-brita-usona pentristo, internofasonisto , galeriposedanto.
Sámuel Havadtőy | |
---|---|
Sámuel Havadtőy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1952 (71-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | pentristo • internodekoraciisto |
TTT | |
Retejo | http://galeria56.hu/ |
Sámuel Havadtőy [2] Arkivigite je 2016-10-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1952 en Londono.
Parencoj de Havadtőy migris el Hungario al Britio depost la 2-a mondmilito. Sámuel jam naskiĝis en Londono, sed la familio Havadtőy hejmenvenis antaŭ la Hungara revolucio de 1956. Ili opiniis, ke post la stalinismo demokratiiĝo okazos. Tio fiaskis, tial la familio povis rifuĝi al Londono nur en 1971. En la sekva jaro Havadtőy iris al Novjorko, kie li vivis ĝis 2000. Post la alveno li komencis krei pentraĵojn kaj grafikaĵojn. Li aliĝis al la usona arta vivo, li vivis kune kun Yoko Ono 2 jardekoin. En 1978 li establis propran firmaon pri internofasonado, en 1992 propran galerion. Li dizajnis hejmojn de famaj artistoj kiel ekzemple tiu de John Lennon kaj Keith Haring. Inter 1986 kaj 1990 li ofte loĝis en Svislando kaj li ofte revizitis Hungarion. En 2000 li reprenis la hungaran ŝtatanecon, sed li vivas en Budapeŝto kaj Szentendre, ankaŭ en Ligurio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sámuel Havadtőy, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.