Ruby estas objektema, interpretata komputillingvo kun klara sintakso.
Ĝi fontas el Perl, Smalltalk, Python, Lisp kaj CLU, tamen de Perl estas la plej granda influo.
Ruby | |
---|---|
objektema programlingvo • funkcia programlingvo • multparadigma programlingvo • ordonema programlingvo • interpretata programlingvo • libera programaro • programlingvo | |
Paradigmo(j): funkcia programado • ordonema programado • objektema programado • reflektado | |
Aperis en: | 1995 |
Aŭtoro(j): | Matsumoto Yukihiro |
Aktuala versio: | 3.3.1 |
Tipa sistemo: | anas-tipado, dinamika tipigo, forta tipsistemo |
Kreita sub la influo de: | Ada, Dylan, Perl, Python, Smalltalk, C++, CLU, Eiffel, LISP, BASIC, Lua, Emacs |
Retejo: | https://www.ruby-lang.org/ |
Komputillingvaj ecoj de Ruby:
Ruby estas tute objektema: ĉiu ero de datumo estas objekto, eĉ bazaj datumtipoj. Ĉiu funkcio estas metodo. Ĉi tio estas simila al Smalltalk, sed ne al Java kaj Python. Kun kelkaj esceptoj, ĉiu nomo (variablo) en programo de Ruby tenas referencon al objekto, ne la objekton mem.
La lingvo estis kreita fare de Matsumoto Yukihiro je la 24a de februaro 1993. La nuntempa stabilaj versioj estas 1.9.3 kaj 2.0.0 (18a de marto 2013). Rimarku, ke la nomo ne estas akronimo, sed estas fakte vortludo je Perl. Laŭ la aŭtoro, li formis Ruby sekvante la "principon de la plej malgranda surprizo", kio signifas, ke la lingvo malhavu faligilojn kaj nekoheraĵojn, kiuj ĝenas en aliaj lingvoj.
Jen estas ekzemplo de kodo en Ruby:
# Iteracias tri fojojn la jenan kodoblokon. 3.times { # Anstataŭigas ' ' per ', ', aldonas "!" kaj printas la rezulton puts('Saluton mondo').gsub(' ', ', ') + '!' }
kaj la rezulto:
Saluton, mondo! Saluton, mondo! Saluton, mondo!
Por facile krei programojn por Intterreto oni uzas specialan MVR-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas Ruby on Rails (esperante: Rubeno sur Reloj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ruby (programlingvo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.