Programlingvo Basic: Programlingvo

BASIC, de Beginner's All-purpose Symbolic Instruction Code (Ĉiacela simbola instrukcia lingvo por komencantoj) estas programlingvo, kiu estis kreita por instrui komputilprogramadon.

Programlingvo Basic: Programlingvo
MSX BASIC en la versio 3.0

BASIC estis iniciatita ĉe Kolegio Dartmouth, universitato en Usono. Ĝi estis simpla komputillingvo kaj ne postulas grandan komputilon. Por tio, versioj de BASIC estis skribitaj por multaj fruaj komputiloj, inkluzive de la MITS Altair. BASIC estis la kerna lingvo por fruaj personaj komputiloj kaj estis populara dum la 1980aj jaroj. Multaj kompanioj kreis siajn proprojn versiojn de la lingvo, kiuj havis diversajn eblecojn kaj kiuj multifoje ne interoperaciis. La lingvon povis facile lerni nespertuloj, kaj oni ofte trovis en la komputilaj revuoj programojn, kiujn oni povas tajpi en sian komputilon.

La ĉefa problemo pri la fruaj BASIC-oj estis, ke oni ne povas facile verki en ĝi strukturajn programojn. Poste la lingvo estis pliampleksigita por solvi tiajn problemojn kaj aligi novajn bonajn trajtojn al la lingvo, ekzemple BBC BASIC, QuickBasic, kaj Visual Basic. Nuntempe, la evoluo de la lingvo adas, en novaj dialektoj, kiel FreeBasic, Visual Basic .NET, kaj GAMBAS. Ankaŭ, speco de BASIC ankoraŭ vivas en programoj kiel MS-Excel, kiu uzas VBScript por konstrui makroojn.

La origina koncepto de BASIC travivis en multaj specialigitaj programlingvoj. Eĉ la evitenda konstrukto GOTO travivis. Unu el la programlingvoj por Lotus Notes estas Lotus Script kaj konservis la bazajn elementojn. Tamen on ne plu estas devigata atribui numerojn al la linioj kaj ekzistas multaj komfortaj kaj tre kapablaj funkcioj por manipuli tekstojn, labori kun datumbazo kaj komuniki kun la uzanto. Lotus Script estas objektorientita programlingvo.

Ekzemplo de BASIC-programo

Ekzemplo de malnova dialekto de BASIC:

 10 REM Programo por instrui multiplikadon  20 A=INT(RND*12+1)  30 B=INT(RND*12+1)  40 PRINT "Kio estas ";A;" oble ";B;" ?";  50 INPUT C  60 IF C <> A * B THEN GOTO 90  70 PRINT "Vi pravas! Bonege!!"  80 GOTO 10  90 PRINT "Bedaŭrinde vi malpravas. Provu refoje."  100 GOTO 40 

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Programlingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SpecloRr1998PapilioJuan Antonio VillacañasDupinta ĉapeloKarlo la 3-a (Britio)PaskinsuloIranoSylvia SaintBuduslăuHTMLKolumoJavaScriptListen to WikipediaFormaldehidoTaylor SwiftModerna norma arabaSankta KompanioLeviloTuberkulozoARDContactHidișelu de JosItala lingvoHumaitá (Amazonio)HTML5BurundoFrancioBlogo3-DekinoEsperanta alfabetoFanny HillBihar (historia departemento)g2w7nVojaĝo al KazohinioPeter AlexanderMediaGoblinAkrotiri kaj Dekelia3-UndekinoTurfoStir-helpa sistemoBeiușPetroupimPortugalioGavaroJešeticeEsperantoHejma katoMuzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)1867SanoFrandzadoAmoroInforma teknologioSerĉilo-optimumigoGoogle30-a de martoPalenganKolombioStrekokodoMelitón RodríguezSârbi (Fărcașa)PolvosuĉiloAcetato🡆 More