Visual Basic estas programlingvo, ankaŭ la unika IDE kaj tradukilo kiu ekzistas por ĝi, programita de Alan Cooper por Microsoft.
La programlingvo estas bazita sur BASIC, sed kun gravaj aldonoj. Ĝia unua versio aperis en 1991 kun la intenco faciligi programadon per grafika programo por fari GUI kaj iomete la kodon.
Ĝi estas programlingvo facile lernebla, gvidata de eventoj, taŭga kaj por spertuloj kaj por novuloj.
Ĝia ĉefa novaĵo (poste adaptita de aliaj programlingvoj) estis la uzado de speco dll, unue nomita vbx, kaj poste ocx, kiuj ebligas enhavi kontrolilon kaj reuzi ilin poste, aŭ eĉ en aliaj programoj.
Ĝia sintakso evoluis el BASIC por havi ecojn de la modernaj programlingvoj, kiel ekzemple objektojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Visual Basic, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.