La riverdelto de Danubo (rumane Delta Dunării) en Dobrogea, Rumanio kaj en Odes'ka provinco, Ukrainio, estas la plej granda kaj bone konservita el eŭropaj deltoj, kaj grandas 3.446 kvadratajn kilometrojn.
La delto troviĝas, kie la rivero Danubo fluas en la Nigran maron.
Riverdelto de Danubo | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
riverdelto [+] | ||
Lando | Rumanio | |
Supermara alteco | 2 m [+] | |
- koordinatoj | , 29° 30′ 0″ O 45.3329.545° 19′ 48″ N, 29° 30′ 0″ O | |
Areo | 4 178 km² (417 800 ha) [+] | |
Riverdelto de Danubo | ||
Vikimedia Komunejo: Danube Delta [+] | ||
Ĉirkaŭ 15.000 homoj loĝas en la regiono de la delto, plejparte fiŝante per siaj tradiciaj lignaj kajakoj. Troviĝas tie ankaŭ komunumo de Lipovoj, kiuj estas idoj de la Adeptoj de la Malnova Rito, kiuj eliris Rusion en 1772 por eviti religian persekutadon. La ĉefa centro de la lipova komunumo en la ukrainia parto de la danuba delto estas la urbo Vilkovo.
Biogeografie la Danubo-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.
Letea Arbaro estas la plej malnova natura rezervejo en Rumanio. Ĝi estis establita en 1938, kiam la Rumana Ministra Konsilantaro aprobis decidon n-ro 645 deklarante la arbaron kiel naturrezervejo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Riverdelto de Danubo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.