Resorbado: Sorbado de substancoj en biologiaj sistemoj

Resorbado (de la latina verbo resorbere 'gluti'; respektive la koncerna substantivo resorptio 'glutado') rilatas al la sorbado de substancoj en biologiaj sistemoj.

Konkrete, la esperanta sufikso re- kompreneble indikas, ke temas pri ripeta ago, respektive pri denova enpreno de substancoj en biologian sistemon, kiuj jam antaŭ iam estis tie (pri tio ekzemple vidu sube la priskribon kio okazas en la renaj tubetoj). En homoj kaj vertebruloj, tio rilatas precipe al la sorbado de substancoj el la nutraĵa pulpo en la intestaro dum digestado (ekzemple, eroj de nutraĵoj, kiel karbonhidratoj, proteinoj kaj grasoj, vitaminoj, mineralaj substancoj, akvo, medikamentoj, toksinoj kaj aliaj).

En homoj, sorbado per epitelioj estas de granda graveco, precipe en la maldika intesto. Por iuj substancoj (ekz. ungventoj kaj kontaktaj venenoj) sorbado povas okazi ankaŭ tra la haŭto.

Procezo

Oni distingas inter pasiva kaj aktiva sorbado en la maldika intesto. Dum pasiva sorbado, eroj aŭ "konstrubriketoj" de nutraĵo kaj aliaj absorbeblaj substancoj moviĝas de lokoj de alta koncentriĝo al lokoj de malalta koncentriĝo tra difuzo. Tio okazas, ekzemple, en la maldika intesto, kie la interno havas altan koncentriĝon de nutraĵoj, dum la ĉirkaŭaj la ĉeloj de la intesta mukozo havas pli malaltan koncentriĝon. Sorbado povas okazi per aktiva sorbado sen aŭ kontraŭ koncentriĝa gradiento. La transportotaj substancoj estas reabsorbitaj kontraŭ la koncentriĝa gradiento helpe de transportaj molekuloj (tiel nomataj "transportaj proteinoj") aŭ per konsumado aŭ disigo de la energifonto adenozina trifosfato (ATP).

Esence, post digestado, la nutraj "konstrubriketoj", kiel glukozo kaj aminoacidoj, unue estas absorbitaj en la ĉelojn de la intesta muro (mukozaj ĉeloj) kaj de tie en la sangon, kiu atingas la hepaton. Post esti absorbitaj en la mukozĉelojn, nepolusaj substancoj kiel ekzemple grasoj estas plue reabsorbitaj en la limfo.

En la tubetoj de la reno, post filtrado en la glomeruloj (do post la formado de la primara urino, do "unua urino") okazas aktiva resorbo de akvo, glukozo kaj aliaj esencaj substancoj de la primara urino reen en la sangon. Se tio ne okazus, tiuj por la korpo valoraj substancoj poste simple forirus el la korpo per pisado.

Referencoj

Fontoj

  • La unua versio de tiu teksto ekestis la 25-an de marto 2024 unuavice per adapta traduko de la koncerna germanlingva teksto, kiu en tiu momento estis relative pli ampleksa ol


Tags:

AkvoDigestadoGrasoHomoIntestaroKarbonhidratojLatinaMedikamentoMineraloProteinojRe-RenoSorbadoSubstantivoSufiksoToksinoVerboVertebruloVitamino

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Abraham LincolnAleksandr Andrejeviĉ SaĥarovSebișVideohelpa arbitracioBenicàssim (stacidomo)József Nemes-LampérthBruna HuskyRoterdamoCurticiEhud BarakSultanlandoIrena (persona nomo)Villanova MarchesanaOrdo (biologio)PoluoHronský BeňadikPiritoBenicarló-Peñíscola (stacidomo)NeniuseksemoFenilpropenoMilena VelbaKanadoPilszczSokratoKantono MarikopaCurlieAŭstrioJohor BahruNikotinoBaratoClermont-de-l'Oise (stacidomo)SanoBiologioListo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en EsperantoDesegnoRimana hipotezoKratilo (dialogo)Ĉirkaŭremparo de MöbisburgMalantaŭa vokaloSebiș (Arad)VetludoCarles Puigdemont i CasamajóRevolucio de la DiantojUrinadoVojaĝo al KazohinioKolombioDiakonoStatistika Fako de la Unuiĝintaj NaciojMuzeum Miniaturowej Sztuki Profesjonalnej Henryk Jan Dominiak en TychyGrizbruna podargoDistrikto FaroBernie SandersRoberto VaqueroBildoSandviĉo (seksumado)Silezia landa muzeoDistrikto Banská BystricaMadridoFrancisco de GoyaBiblioPandemio de KOVIM-19I2PRusa lingvoChișineu-CrișEtikoJohann Martin Riester20-a jarcentoHispanioListo de kuraciloj🡆 More