Remparo aŭ defenda muro estas murego aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo, ordinare ĉirkaŭ urbo aŭ alia grava loko por ĝin defendi.
Laŭ la epokoj la konstruado de remparoj ŝanĝiĝis. Komence remparo estis nura palisaro ligna kaj ĝi evoluis dum la erao de fortikaĵoj kaj kasteloj al ŝtonmurego, kelkfoje plurajn metrojn dika.
Laŭ Francisko Azorín remparo estas Muro aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo k. starigita por defendi lokon, fortikaĵon, urbon. Li indikas etimologion el la malfrua latina re-amparare (ree defendi).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Remparo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.