La Registaro de Kantabrio estas institucio reganta la aŭtonoman komunumon Kantabrio.
Ĝi estas la plej grava organo, kiu estras la politikon kaj administradon de Kantabrio. Ĝi ankaŭ havas reguligan kaj plenuman povojn ene de la kantabra teritorio. Ĝis la jaro 1998 ĝia oficiala nomo estis Regiona Deputitaro de Kantabrio.
Registaro de Kantabrio | ||||
---|---|---|---|---|
Gobierno de Cantabria | ||||
registaro de aŭtonoma komunumo de Hispanio • registara organizaĵo | ||||
Jurisdikcio | Kantabrio | |||
Lando | Hispanio | |||
Sidejo | Santandero | |||
Posedataj | Etnografia Muzeo de Kantabrio • Regiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio • Archivo Histórico Provincial de Cantabria • Instituto de Biomedicina y Biotecnología de Cantabria vd | |||
Dum | 1982 - nuntempe | |||
Retejo | Oficiala retejo | |||
Registaro de Kantabrio | ||
---|---|---|
Gobierno de Cantabria | ||
registaro de aŭtonoma komunumo de Hispanio • registara organizaĵo | ||
Komenco | 1982 vd | |
Geografia situo | , 3° 47′ 50″ U 43.463852777778-3.797330555555643° 27′ 50″ N, 3° 47′ 50″ U | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Santandero | |
| ||
| ||
Agareo | ||
Ĉefestro(j) | Miguel Ángel Revilla vd | |
Posedatoj | Etnografia Muzeo de Kantabrio • Regiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio • Archivo Histórico Provincial de Cantabria • Instituto de Biomedicina y Biotecnología de Cantabria vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La prezidanto de Kantabrio estras la Konsilion de Regado, kiun elektas la membroj de la Parlamento de Kantabrio. Tiu ĉi lasta elektas la areo-deputitojn; ili ankaŭ povas esti anoj de la Parlamento.
Areo | Nomo |
---|---|
Prezidanto de Kantabrio | Miguel Ángel Revilla (PRC) |
Vicprezidanto kaj Universitatoj, Esploro, Medio kaj Socialaj servoj | Eva Díaz Tezanos (PSC-PSOE) |
Prezidanteco kaj Justico | Rafael de la Sierra (PRC) |
Novigado, Industrio, Turismo kaj Komerco | José María Mazón (PRC) |
Publikaj Laboroj kaj Loĝado | Jesús Oria (PRC) |
Bredado, Fiŝkaptado kaj Kamparo-disvolvo | Blanca Martínez (PRC) |
Ekonomio, Financoj kaj Laboro | Juan José Sota (PSC-PSOE) |
Sano | María Luisa Real (PSC-PSOE) |
Edukado, Kulturo kaj Sporto | Ramón Ruiz (PSC-PSOE) |
La pluraj areo-deputitejoj havas siajn sideojn dise en diversaj lokoj de Santandero. La sidejo de la Prezidanto estis en la strato Casimiro Sáinz, proksime de la haveno Puertochico, sed oni detruis ĝin por konstrui novan ĉefsidejon laŭ dezajno de arkitekto Rafael Moneo simila al Aŭditorio Kursaal. Tiu ĉi nova konstruaĵo kunarigos la diversajn oficejojn. En 2012 la provizora sidejo de la Registaro estis en la moderna Palaco de Peña Herbosa.
1982-1984: José Antonio Rodríguez (eksterpartiulo en listo de elektitoj de CP), venkis en elekto de 1983.
1984-1987: Ángel Díaz de Entresotos (AP), elektita de la Parlamento post demisio de José Antonio Rodríguez.
1987-1990: Juan Hormaechea (eksterpartiulo en la listo de elektitoj de AP), venkis en la elektado de 1987.
1990-1991: Jaime Blanco (PSC-PSOE), prezidis transiran registaron post mocio pri deklaro de nekonfido je Juan Hormaechea
1991-1995: Juan Hormaechea (UPCA), investite per apogo de PP.
1995-2003: José Joaquín Martínez Sieso (PP), venkis en elektoj de 1995 kaj 1999.
2003-2011: Miguel Ángel Revilla (PRC), investite per apogo de PSC-PSOE.
2011-2015: Ignacio Diego (PP), venkis en elekto de 2011 per absoluta plimulto.
2015-: Miguel Ángel Revilla (PRC), investite per apogo de PSC-PSOE.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Registaro de Kantabrio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.