La frazo reductio ad Hitlerum (iom artefarita latinaĵo por redukto al Hitlero) estis origine enkondukita fare de Leo Strauss, profesoro ĉe la Universitato de Ĉikago kaj etikisto.
La frazo devenas de la pli bone konata logika argumento reductio ad absurdum (redukto al absurdo). Ĝi estas ekzemplo de asocia miso. Oni povas nomi ĝin ankaŭ argumentum ad nazium (argumento al nazio).
La miso pri reductio ad Hitlerum estas speciala kazo de genetika miso, de la formo "Adolf Hitler aŭ la Nazia partio subtenis na X; sekve X devas esti malbona." Tiu ĉi miso estas ofte efika pro la preskaŭ tuja kondamno de ĉio ajn kio estas iel kunigita kun Hitlero aŭ la nazioj.
La miseco de tiu ĉi argumento estas plej trafe ilustrita, se oni alprenas kiel "X-on" ion, kion Adolf Hitler aŭ liaj sekvantoj ja subtenis, sed kio ne estas konsiderata malbona — ekzemple, X = "antaŭenpuŝanta aŭtoŝoseojn" aŭ X = "akvofarboj por pentrado". Dum Hitlero kaj lia partio estas ĝenerale konsiderataj malbonaj, oni povas per aliaj rimedoj tre facile pruvi, ke tiuj ĉi politikoj subtenitaj de ili ĝenerale tute ne estas malbonaj. Oni povas refuti tion ankaŭ per kontraŭekzemploj:
La frazo unue aperis en la verkoj de Strauss en la dokumento el 1950 nomata Natural Right and History (Naturaj rajto kaj historio), en la 2-a ĉapitro.
Oni same povus uzi diversajn aliajn krimulojn, religiajn kaj politikajn frenezulojn kaj tiranojn aliajn ol Hitlero por la sama celo. Ekzemplo, reductio ad Stalinum povus aserti, ke korpa punado de malbonkondukantaj infanoj estas necesa, ĉar Josif Stalin enleĝigis ĝian abolicion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Reductio ad Hitlerum, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.