Radovan Karadžić (naskiĝis la 19-an de junio 1945) estas serba politikisto kaj militkrimulo, kiu estis arestita en julio 2008 pro la akuzoj pri militkrimoj dum la Bosnia milito.
Radovan Karadžić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1945 (78-jaraĝa) en Petnjica, Demokratia Federacia Jugoslavio |
Lingvoj | angla • serba |
Ŝtataneco | Bosnio kaj Hercegovino • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Republika Srpska • Serbio • Montenegro • Serbio kaj Montenegro |
Alma mater | Universitato de Sarajevo • Columbia University Vagelos College of Physicians and Surgeons |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Ljiljana Zelen Karadžić |
Infano | Sonja Karadžić-Jovičević |
Okupo | |
Okupo | politikisto • poeto • psikiatro |
Karadzic naskiĝis en Petnjica, en Montenegro, en serba familio. Lia patro estis gvidanto de la ĝendarmoj dum la Dua Mond-Milito, kaj estis malliberigita dum granda parto de la infaneco de la filo. En 1960, Radovan Karadzic translokiĝis al Sarajevo por studi psikologion. En la sepdekaj jaroj, li studis en Danio kaj Usono. Post lia reveno al Jugoslavio, li fariĝis psikologo, sed en 1984 li estis arestita kaj pasis jaron en la malliberejo pro trompado, ĉar li uzis publikan monon por konstrui domon pro si mem.
En 1989, Karadzic fondis la Serban Demokratan Partion, kiu emis reprezenti la serbojn de Bosnio kaj Hercegovino. En 1992, la plejmulto de la loĝantaro de Bosnio voĉdonis favore al sendependeco de Jugoslavio en referendumo, sed preskaŭ ĉiuj serboj de la provinco bojkotis la referendumon, kaj kreis propran respublikon, poste nomatan la Serba Respubliko. Karadzic fariĝis la prezidanto de tiu. Dum la posta periodo, estis multe da akra batalado en Bosnio, kaj serbaj fortoj respondecis pri masakroj de ne-serbaj civiluloj. Dekoj da miloj da homoj estis mortigitaj, centoj da miloj devis forlasi siajn hejmojn, kaj miloj estis metitajn en koncentrejojn kie multaj mortis. Oni akuzas Karadzic esti persone respondeca de kelkajn masakrojn, inkluzive de la masakro de Srebrenico, en kiu 8 000 Islamaj bosnianoj estis mortigitaj.
En 1995, la Internacia Tribunalo por la eksa-Jugoslavio deklaris ke li kulpis pro militkrimoj, kaj la usona registaro oferis rekompenson je 5 milionoj da dolaroj por lia kaptado. Tamen, li sukcesis pasi la venontajn 13 jarojn kaŝita de la internaciaj aŭtoritatoj, kaj li fariĝis heroo por parto de la serba loĝantaro. En julio 2008, li estis finfine arestita de la serbaj aŭtoritatoj. Oni malkovris ke li vivis en Belgrado, kie li kreskigis longan barbon kaj praktikis kiel spertulo pri dubindaj alternativaj medikamentoj, kaŝante sian veran indentecon.
La 24-an de marto 2016 oni agnoskis lin kulpa de la krimo kontraŭ la homaro kaj de la genocido en Srebrenica kaj kondamnis al 40 jaroj de mallibero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Radovan Karadžić, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.