La malversacio estas la krimo de la publika oficisto kiu, misuzante sian kvaliton aŭ siajn funkciojn (violenta malversacio) aŭ instigas (implicita malversacio aŭ fraŭda) ulon doni aŭ promesi, senrajte, al li aŭ al alia persono, monon aŭ alian avantaĝon ankaŭ nehavaĵan.
La media korupto estas tiu fenomeno per kiu persono konvinkiĝas ke iuj kondutoj kiel plenumo de senrajtaĵo, estas jam permesigitaj de plejlongigita komuna praktiko utiligita de ĉiuj kaj ĝuste pro tio, se ne licigita, "normaligita"; klaras, tamen, ke por la konturiĝo de la krimo necesas ke la privato estu instigita de la publika oficisto.
Ĉiu nacia leĝaro havas sian manieron puni kaj kontrasti la malversacion, fakte, ĉiuj juraj kodoj severe kondamnas kaj punas tiun krimon.
Ĉe kristanoj la evangelio ŝajnas aprobi kaj laŭdi tiun tipon de krimo: (Luko 16,1-13) La laŭdo, tamen, referencas la ruzecon de la malversaciisto kaj ne lian malbonaĵon. Kaj la laŭdo ŝajnas esti lanĉita nur por instigi uzi la saman, sed sentrompan, ruzon por ne cedi al tiu de la filoj de la mallumo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Publika malversacio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.