Procezita fromaĝo (konata ankaŭ kiel preparita fromaĝo, fromaĝoprodukto, plasta fromaĝo aŭ fromaĝaĵo) estas manĝoprodukto farita el fromaĝo kaj aliaj nefermentitaj lakto-ingrediencoj miksitaj kun emulsiigiloj.
Aldonaj ingrediencoj, kiel vegetalaj oleoj, salo, manĝokolorigiloj, aŭ sukero povas esti inkluditaj. Kiel rezulto, multaj gustoj, koloroj kaj teksturoj de procezita fromaĝo estas. Ties invento estas atribuita al Walter Gerber de Thun, Svisio, en 1911.
Tiu produkto estas vendata en tranĉaĵoj, pecoj kaj diversformaj ujoj. Ofte tranĉaĵoj estas pakigitaj unuope kaj tiu sistemo utilas por sandviĉoj, hamburgeroj kaj aliaj manĝaĵoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Procezita fromaĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.